Ibrillos [iBRIljos] estas loĝloko kaj municipo en la oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la okcidento de la komarko Montes de Oca, lime kun Rioĥo.

Ibrillos

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09259 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 36  (2022) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 3° 5′ U (mapo)42.453888888889-3.0830555555556Koordinatoj: 42° 27′ N, 3° 5′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ibrillos (Provinco Burgoso)
Ibrillos (Provinco Burgoso)
DEC
Ibrillos
Ibrillos
Situo de Ibrillos
Ibrillos (Hispanio)
Ibrillos (Hispanio)
DEC
Ibrillos
Ibrillos
Situo de Ibrillos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ibrillos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Montes de Oca, oriente kaj flavecbruna.
 
Popola arkitekturo.
 
Turo de la preĝejo de Sankta Petro.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 5,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 37 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 57 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento, rilate al defenda linio formata per kasteloj kaj fortikaĵoj de Cerezo de Río Tirón, Ibrillos, Torre de Villaorceros, Mirabel (Cerro de Grañón), kaj Pazuengos.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti