I'mar al-'Akarija

firmao en Dubajo, UAE
(Alidirektita el Ihmaar Alkarija)

I'mar al-'Akarija aŭ en angla Emaar Properties (arabe إعمار العقارية, latinliterigite Iʿmār al-ʿAqārīya) estas konstrua firmao, kiu organizas kaj la planadon, konstruadon kaj ludonadon de loĝaj kaj komercaj konstruaĵoj en Dubajo, UAE.

Emaar Properties
Emaar Properties
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1997 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondita en 1997
Fondintoj Mohamed Atiya vd
Sidejo Dubajo, UAE
Lando Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Dungitoj 1000[1]
Agokampo konstruado
ISIN-kodo AE0005802576
Posedata de Investment Corporation of Dubai • The Vanguard Group vd
filiaj kompanioj Emaar Development • Emaar MGF vd
TTT www.emaar.ae
vdr

La firmao fondiĝis en 1997 kun interalie ŝtata kapitalo, kaj intertempe apartenas al la tutmonde plej konataj realigantoj de superlativaj konstruaj projektoj. Inter tiuj projektoj estas la dubaja vendejaro دبي مول, angle Dubai Mall, kiu havas vendejan areon de proksimume miliono da kvadrataj metroj, aŭ la nuntempe tutmonde plej alta nubskrapulo, Burĝ Ĥalifa. Ankaŭ multaj pliaj projektoj de la konstruata nova urbocentro de Dubajo estas prizorgataj fare de la firmao.

Aparte grandaj projektoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti