Ilinizoj

(Alidirektita el Illiniza)

IllinizasIlinizoj estas paro de vulkanaj montoj kiuj estas situaj sude de Kito, Ekvadoro. Ili situas en la Ekologia Rezervejo Reserva Ecológica Los Illinizas. Tiuj ĝemelaj montoj estas separataj per montoselo kiu estas ĉirkaŭ unu kilometron longa. La pintoj estas inter la plej altaj en Ekvadoro, el kiuj Illiniza Suda staras iome pli alta ol Illiniza Norda, ties norda partnero, kun 5248 metroj kaj 5126 metroj respektive.

Ilinizoj
montostratovulkano
supermara alteco

5 245 m

Geografia situo 0° 40′ S, 78° 43′ U (mapo)-0.65944444444444-78.713611111111Koordinatoj: 0° 40′ S, 78° 43′ U (mapo) f4
Ilinizoj (Ekvadoro)
Ilinizoj (Ekvadoro)
DEC
Ilinizoj
Ilinizoj
Situo de Ilinizoj
Map
Ilinizoj
vdr
La duobla pinto de Ilinizoj.

Plej gvidlibroj (ekzemple, Lonely Planet Ecuador, Ecuador: A Climbing Guide) literumas la monton kun nur unu "l" kiel en Iliniza. La nomo Illinizas estas derivita el la Kunzaj vortoj por "maskla monteto."[1]

Dum Illiniza Sur (la suda pinto) estas pli malfacile grimpebla pro sia glacia naturo, dum Illiniza Norte postulas malmultan aŭ nenian grimposperton, kaj povas esti grimpita kiel piedira pinto. Tamen estas rekomendata uzi gvidiston, ĉar la pado malfaciliĝas alproksimiĝinte al la montopinto.

La Ilinizoj estas bonegaj montoj por alklimatiĝo al altitudo, kaj estas ofte uzataj kiel grimpado prepara al pli altaj pintoj kiaj Cotopaxi, Chimborazo kaj Cayambe.

Estas rura rifuĝejo situan inter la norda kaj suda pintoj. Ĝi povas esti atingata post unu horo per aŭto el El Chaupi, sekvita de tri-hora grimpado. La rifuĝejo havas gasfornojn, potojn kaj patojn kaj litojn. Necesas kunporti varmajn dormosakojn kaj manĝon, sed akvo estas disponebla por esti boligita.

0° 39′ 34″ S 78° 42′ 49″ U / 0.65944 °S, 78.71361 °U / -0.65944; -78.71361 (mapo)

Referencoj redakti

  1. Climbing in Ecuador: Illiniza Sur. ecuaworld.com. Arkivita el la originalo je 2008-06-17. Alirita 2010-02-23.

Eksteraj ligiloj redakti