Iltalypsy

televida serio

Iltalypsy ("vespera melkado") estis finna politika ŝerca televida serio, kiu estis sendita en kanalo de Yle el 1993 ĝis 2001. Tie aperis kun aliaj Eeva Litmanen kaj Taisto Oksanen.

Iltalypsy
televida serio
Originala titolo Iltalypsy
Originala lingvo finna lingvo
Origina lando  Finnlando
Ĝenro politika satiro
Lingvo(j) finna lingvo
Elsendo
Elsendita 19932001
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La serio prezentis aŭtentajn novaĵfilmetojn havantajn bonkonatajn finnajn politikistojn. Imititaj voĉoj de la politikistoj estis aldonitaj al ĉi tiuj filmetoj por "malkaŝi" la sekretajn pensojn de la politikistoj. Iltalipsy estis komence gastigita de aŭtentaj novaĵoprezentistoj Riikka Uosukainen kaj Jorma Melleri. Poste ĝi Prezentis fikciajn gastigantojn "Leila Toroskainen" (Eeva Litmanen), Mika Wirta (Heikki Määttänen), Jaana Ala-Knaapi-Pesonen (Minna Suuronen), kaj Tero Saxman (Taisto Oksanen). La serio ankaŭ Prezentis specialan raportiston "Aimo Surakka" (Jorma Pilke), la "laktistinon" (Liisa Rimpiläinen), sportan raportiston "Pera Kartio" (Jouko Klemettilä), kaj kulturan raportiston "Diana Juva" (Minna Koskela). La programa teamo ankaŭ vere intervjuis famajn politikistojn, kiel Tarja Halonen.

La serio estis populara dum sia kuro, kolektante foje pli ol unu milionon da spektantoj. Ĝi ankaŭ gajnis specialan mencion en la televida premiado Telvis en 1996. En 2001, Iltalipsy estis sukcedita fare de programo Itse valtiaat ("la regantoj mem") kiel la politika satiro de la sabata vespero.