La iluminismo (hispane: alumbrados) estis religia hispana movado de la 16a jarcento en formo de mistika sekto, kiu estis persekutita ĉar ĝi estis konsiderata herezaĵo kaj rilata al la protestantismo de tiu lando. Ĝi estiĝis en etaj urboj de la centro de reĝlando de Kastilio ĉirkaŭ 1511, kvankam ĝi estas oficiale nomita en la Edikto de Toledo de 1525, promulgita de la ĝenerala inkvizitoro, Alonso Manrique.

Palaco de la dukoj de la Infantaro, Gvadalaĥaro, kie kaŝkunvenis grupo de iluminitoj sub la protekto de la duko.

La iluminitoj povas inkluziviĝi ene de mistika movado simila al tiu disvastiĝinta en Eŭropo en la 16 kaj 17a jarcentoj, nomata iluminismo kiu ne devu esti konfuzata kun la sekto iluminatoj, nek kun la Klerismo. La iluminitoj kaŝkunvenis en etaj urboj de Kastilio, kiaj Pastrana aŭ Escalona, legis kaj persone interpretis la Biblion kaj preferis la mensan preĝon ol la voĉan, kiel poste faris la kvietistoj. La iluminitoj kredis je la rekta kontakto kun Dio tra la Sankta Spirito pere de vizioj kaj mistikaj travivaĵoj. Tial, kelkaj mistikuloj kiaj Terezo el Avilo estis komence suspektitaj kiel anoj de la hispana iluminismo.