Imagu (en la angla originalo Imagine) estas kanto de John Lennon. Ĝi publikiĝis en septembro 1971 en lia samnoma albumo Imagine.

La kanto priskribas vizion de mondo sen religio, naciismo kaj posedo kaj alvokas al paco. Ĝi fariĝis himno de la pacmovado.

Pro la vizio de mondo sen landlimoj, ĝi trovis favoran akcepton ankaŭ en la esperanta movado.

Imagu en Esperanto

redakti

En Esperanto, la kanto plej divastiĝis en traduko de Stephan Schneider, kiu prezentis ĝin unuafoje en Festo en Zwingenberg en 2009. Krome ekzistas pluraj aliaj tradukoj.

La traduko de Stephan Schneider komenciĝas per "Imagu Dion sen ĉielo", kio donas al la kanto malpli kontraŭ-religian karakteron.

Esperantan version publikigis ankaŭ la fama pola kantistino Sylwia Lipka.

Eksteraj ligiloj

redakti