Imperia kruco

La imperia kruco kun la Sankta Lanco (maldekstre) kaj la Kruceroj (dekstre), en la viena trezorejo
Vidaĵo de la imperia kruco de proksime
Flanka fidaĵo kun enskribo

La imperia kruco apartenas al la imperia trezoro de la Sankta Romia Imperio. Ĝi estas kava kaj servis por la gardado de la du Grandaj Relikvoj de Kristo, de la Sankta Lanco en la transversa brako kaj de la Kruceroj en la malsupra ŝafto. Temas pri la origina relikvujo de la imperiaj relikvoj. La imperia kruco troviĝas en la trezorejo de la Hofburg je Vieno.

AspektoRedakti

La kruco havas kernon el kverkoligno kaj estas ekstere tegita per orlado samkiel interne subvestita per ruĝa ledo. Ĝi mezuras 77 oble 70 centimetrojn, la traboj estas 9 centimetrojn kaj la trabofinaĵoj 12 centimetrojn larĝaj.

La frontflanko de la kruco estas ornamita de perloj kaj gemoj (gemokruco). La dorsflanko montras realigite per nieloteĥniko la Dian Ŝafidon, ĉirkauatan de dek du apostoloj, same kiel la kvar evangeliisto-simbolojn sur la kvadrataj trabofinaĵoj.

Pro la produktiĝo kiel relikvujo pluraj partoj de la fronta flanko estas forleveblaj. En la tiam aperantaj malfermaĵoj la relikvoj estas meteblaj. La malfermaĵoj estas ene tegitaj per malhelruĝa ŝtofo kaj konformas precize kun la Sankta Lanco respektive la Kruceroj. El tio rezultas finfine la mezuroj de la tuta kruco. Ĉu pluaj pli malgrandaj kvadrataj malfermaĵoj estis destinitaj por dokumentoj aŭ pluaj relikvoj, ne plu estas eldireble. Sur la flankaj muroj staras la ĉirkaŭa enskribo:

ECCE : CRVCEM : DOMINI : FVGIAT : PARS : HOSTIS : INIQVI : † HINC : CHVONRADI : TIBI : CEDANT : OMNES : INIMICI :
Esperante: De ĉi tiu kruco de la Sinjoro la anaro de l' malamiko fuĝu. Pro tio de vi, Konrado, cedu ĉiuj kontraŭuloj.

La montro sur Chuonrad povus indiki al imperiestro Konrado la 2-a, en kies epoko ja la kruco estis pretigata. Ĉu tiu ĉi ankaŭ estis la origina komisiinto, ne estas konata. La interpreto de la kruco ne kiel torturilo, sed kiel venkosimbolo, estas karakteriza por la meza mezepoko kaj oni renkontas ĝin ankaŭ ofte en a romanika arto. Ĝi estas tial ankaŭ simbolo por la imperiestra pretendo de la mondoregeco.

La krucopiedo estas pli malfrua aldonaĵo kaj konsistas el orumita arĝento sur ligna kerno kaj estas ornamita per kvar emajlitaj blazonŝildetoj. La ŝildetoj prezentas sur fronta kaj dorsa flankoj la unukapan, dekstrenturnitan imperian aglon, dume tiuj surn la flankoj prezentas la arĝentan boheman leonon sur ruĝa fono. La piedo estas 17,3 centimetrojn alta kaj havas bazan areon da 29,2 oble 22 centimetroj.

HistorioRedakti

Oni ĝenerale supozas, ke la imperia kruco ekestis en 1024/25 aŭ 1030 inter alie en Loreno. Iomete pli frua produktado kiel mendaĵo de la antaŭulo de Konrado, Henriko la 2-a, tamen ankaŭ troviĝas en la literaturo.

La krucopiedo konsistas el orumita arĝento kaj estis pretigata anstataŭ pli malnova proksimume 1350 laŭ ordono de imperiestro Karolo la 4-a en Prago. Li ankaŭ igis produkti por la relikvoj, ĝis tiam gardataj en la imperia kruco, novajn relikvujojn.

LiteraturoRedakti

  • Hermann Fillitz: Die Insignien und Kleinodien des Heiligen Römischen Reiches. Vieno kaj Munkeno 1954
  • Gesellschaft für staufische Geschichte (eldoninto): Die Reichskleinodien, Herrschaftszeichen des Heiligen Römischen Reiches. Göppingen 1997 ISBN 3-929776-08-1
  • Jan Keupp, Hans Reither, Peter Pohlit, Katharina Schober, Stefan Weinfurter (eldonintoj): „… die keyserlichen zeychen …“ Die Reichskleinodien – Herrschaftszeichen des Heiligen Römischen Reiches, Regensburg 2009, ISBN 978-3-7954-2002-4.
  • Sabine Haag (eldoninto): Meisterwerke der Weltlichen Schatzkammer, Kunsthistorisches Museum, Vieno, 2009, ISBN 978-3-85497-169-6.

Eksteraj ligilojRedakti