Spontankoncerto

(Alidirektita el Improvizadkunsido)

Spontankoncertoimprovizad-kunsido (angle: jam session aŭ jamming) estas senĝena kunmuzikado de ĵaz-, blus-, hiphop- aŭ rok-muzikistoj, kiuj normale ne ludas kune en bando.

Muzikludistoj en spontankoncerto

Spontankoncertoj en ĵazo redakti

Sur spontankoncertoj oni povas ludi pecojn, kies harmoniajn skemojn kaj melodiojn ĝenerale konas ĉiuj kunmuzikantoj (tiel nomataj ĵazaj normkantoj). Post prezentado de la normkanto soloistoj improvizas pri ĝia harmoniskemo. Ofte la ritmogrupo, plejofte konstista el piano, kontrabaso kaj frapinstrumentaro, jam antaŭe estas kunmetita, por ke la alvenantaj muzikistoj sciu, kian muzikon ili rajtas atendi. Foje spontankoncertoj estis samtempe improvizo-konkursoj, en kiuj soloistoj povis kompari siajn improvizajn lertecojn kun tiuj de la "kontraŭuloj". Povas ankaŭ okazi "bataloj", t.e. samtempa improvizado de du saminstrumentaj muzikistoj (ekz. du trombonistoj), kiuj alterne ludas frazojn kaj instigas unu la alian al pli intenseco.

Spontankoncertoj estis gravegaj por la tuta ĵazevoluo – ekz. dum la fruaj 1940-aj jaroj renkontiĝis multaj svingmuzikistoj (parte el ĵazbandegoj, parte el pli malgrandaj ensembloj) en Minton’s Playhouse en Harlemo, por spontane kaj improvize koncerti post meznokto. El ĉi tiuj renkontiĝoj je fruaj matenhoroj ekestis bibopo kaj per tio la bazo por la tuta moderna ĵazo.

Pri la ĝusta termino redakti

La origina angla termino por spontankoncerto, kiuj ja ekestis en Usono, estas jam session (de jam: ĵargone por „improvizi“ kaj de session: „kunsido“, „evento“). Tio signifas do improvizkunsido, ankaŭ taŭga esperanta vortigo, kvankam tiu ĉi neglektas la aspekton, ke ĝi okazas antaŭ publiko. Ĉar la angla vorto jam ĉefe signifas "marmelado", Bertilo Wennergren proponas la vorton "marmeladi" [1] por spontankoncerti, sed pro la signifo de "marmelado" ĝi estas erarige kaj do maltaŭgas.

Referencoj redakti