Impulso (fiziko)

integralo de forto tra daŭro

Je klasika mekaniko, la impulso estas la integralo de forto dum specifa daŭro; alivorte, ĝi estas la neta ŝanĝo de movokvanto.

DifinoRedakti

Supozu, ke forto   agas sur korpon je tempo  . Do, la impulso dum la daŭro   estas la ĉi-suba integralo:

 .

Ĉar forto estas vektora, impulso estas ankaŭ vektora.

Ĉar forto estas la ŝanĝrapido de movokvanto, la impulso estas la diferenco inter la fina movokvanto kaj la komenca movokvanto:

 .

MezurunuoRedakti

La mezurunuo de impulso en la internacia sistemo de unuoj estas la neŭtono-sekundo (N·s), kiu estas sama kiel la kilogramo-metro en sekundo (kg·m/s); la movokvanto havas la saman internacian mezurunuon, ĉar impulso estas simple la diferenco inter movokvantoj.

Eksteraj ligilojRedakti

  • Weisstein, Eric. Impulse (angle). Eric Weisstein’s World of Physics. Wolfram Research.

Vidu ankaŭRedakti