Incendio en moskva drogmalsanulejo (2006)

Incendio en drogmalsanulejo № 17 okazis en Moskvo, Rusio nokte la 9-an de decembro 2006. La incendio, okazinta en dispensario de la malsanulejo, estis unu el la plej gravaj en Moskvo post la incendio en hotelo "Rossija". Pro la incendio pereis 46 homoj[1], pli ol 200 estis savitaj.

Laŭ oficiala versio, ĉi tiu incendio estis organizita forbruligo; krome, plejparto de homoj mortis pro tio, ke la elirejoj estis fermitaj[2].

Dum kelkaj jaroj en Rusio okazis ankoraŭ kelkaj gravaj incendioj en malsanulejoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti