Indu Devi Thapaliya

Indu Devi THAPALIYA (foje aliskribita THAPALIATAPALIA;, naskiĝis la 20-an de junio 1962) estas nepala esperantistino. Ŝi estas prezidantino de Nepala Esperanto-Asocio.[1]

Indu Devi Thapaliya
En 2009
En 2009
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1962
Lingvoj Esperanto
Nacieco nepala
Ŝtataneco Nepalo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Indu Thapaliya loĝas en Katmanduo kaj laboras en la centra banko de Nepalo, Nepal Rastra Bank. Esperanton ŝi eklernis en 1990, kiam la pola esperantisto Joachim Werdin instruis en Nepalo; sed nur en 2002 ŝi vere ekuzis ĝin.[2] Ekde 2006 ĝis 2009 ŝi reprezentis Nepalon en la Azia Komisiono de UEA (KAEM); ŝi havis la taskon okupiĝi pri la junulara movado en mez-suda Azio.[3]

Referencoj redakti

  1. Estraranoj de NEspA. Nepala Esperanto-Asocio. Alirita 2009-12-10.[rompita ligilo]
  2. Indu Devi Thapaliya (2007-06-09). Esperanto and I (angle). Don Harlow. Arkivita el la originalo je 2008-08-20. Alirita 2009-12-10.
  3. Esperanto en Azio n-ro 65 (PDF), p. 32. Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (oktobro 2009). Alirita 2009-12-10.[rompita ligilo]