Infera Vortaro (Dictionnaire Infernal) estas verko pri demonologio organizita laŭ inferaj hierarkioj. Ĝi estis kompilita de Jacques Auguste Simon Collin de Plancy kaj unuafoje publikigita en 1818 en Parizo.

Dictionnaire Infernal
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jacques Collin de Plancy
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1818
Ĝenro enciklopedia vortaro • demonologia literaturo
vdr
LIBRO
Infera Vortaro
nomo = Infera Vortaro, origine “Dictionnaire Infernal”
aŭtoro = Collin de Plancy, katolika literaturisto
eldonjaro = 1818
lingvo = franca
genro = eseo (pri demonologio)
celo = por, fine, distingi fantaziaĵojn el kredo.

Ekde 15-a jarcento la atento de la demonologoj, koncentriĝinta dekomence nur sur la studo de la povoj de la diablo, transiĝis sur la specifajn aktivecojn de la demonoj. La fontoj sur kiuj fondiĝis tiuj piaj esploristoj estis esence konstituitaj de la popolaj krederoj kaj interpretoj de teologoj kaj anakoretoj kaj precipe de poetaj fantazioj.

Unu el tiuj fontoj plej konsultitaj estis la "Pseudomonarchia Daemonum” de Johann Weyer, nederlanda medicinisto disĉiplo de la fama magiisto Agrippa von Nettesheim. En tiu verko estas revuitaj diversaj demonaj estaĵoj kies estas priskribitaj imagaĵoj, apartaĵoj kaj supozitaj povoj.

Ĝuste el tiu verko de Weyer enspiros sugestojn Collin de Plancy por sia Dictionnaire Infernal.

La verko Infera Vortaro prezentas strangan repertuaron, riĉan je epizodoj duonhistoriajn duonlegendajn. Ofte temas pri priskriboj kiuj randiras komikaĵojn, kiuj tamen ofertas grandan antropologian valoron ĉar montras kiamaniere la homa civilizo konceptis nevideblajn kreaĵojn kaj regnojn ĉerpante, laŭlonge de jarcentoj, el mitologio, Sabatorgio kaj magiaj ritoj, bizaraj kredoj kaj apotropaismaj imagoj aŭ el la simpla imagopovo.

Historio de la verko redakti

En la sinsekvo de la eldonoj – ekde la unua (Parizo, 1818) al la sesa de Plon, 1863) – la libro suferis nombrajn modifojn kaj rilate la religian kaj filozofian sentojn de la aŭtoro, dekomence subtenanto de klerismaj tezoj, poste fervora katoliko. Eble la eldono plej fama estas tiu de 1863, en kiu estis inkluzivitaj ilustraĵoj eltiritaj el pridemonaj portretoj de Louis Breton kaj el la “Les diables de litographie”, kolekto de tabuloj de ŝerca demonologio de Eugène-Modeste-Edmond Poidevin.

Kune kun la priskriboj pri la diabloj, la aŭtoro aldonas siajn konsiderojn pri la kredveroj rilate la turmentojn de la Infero. “Nei ke postmorte okazos turmentoj aŭ rekompencoj egalas nei la ekziston de Dio: de kiam Dio ekzistas ĉiam estis tiel. Sed nur Dio konas la punojn truditajn al la kulpuloj, aŭ la lokon kiu ilin entenas. Ĉiuj katalogadoj aranĝitaj ĝis nun estas fruktoj de pli malpli granda senorda imagopovo. La teologoj devas permesi ke poetoj “pentru” la inferon kaj ne mem teruri la homojn per hororaj priskriboj kaj per harhirtigaj libroj. ”[1] [2] [3]

Listo de la demonoj priskribitaj redakti

  1. Aamon
  2. Abigor aŭ Eligos
  3. Abraxas-Abracas
  4. Adramelech
  5. Aguares
  6. Alastor
  7. Alocer
  8. Amduscias
 
Azazelo en la Dictionnaire infernal de Collin de Plancy
  1. Andras
  2. Asmodeo
  3. Astaroth
  4. Azazelo
  5. Baal
  6. Balan
  7. Barbatos
  8. Behemoth
  9. Belphegor
  10. Belzebù
  11. Berith
  12. Bhairava-Beyrevra
  13. Buer (demono)
  14. Caacrinolaas
  15. Cali
  16. Caym
  17. Cerbero
  18. Deimos
  19. Eurynome
  20. Flaga
  21. Flavros
  22. Forcas
  23. Furfur
  24. Ganga (dirita nakuax Gramma)
  25. Garuda
  26. Gomory
  27. Haborym
  28. Ipes
  29. Lamia
  30. Lechies
  31. Leonard
  32. Lucifer
  33. Malphas
  34. Mammon
  35. Marchosias
  36. Melchom
  37. Moloch
  38. Nickar
  39. Nybbas
  40. Orobas
  41. Paimon
  42. Picollus
  43. Pruflas/Busas
  44. Rahovart
  45. Ribesal
  46. Ronwe
  47. Scox
  48. Stolas
  49. Tap
  50. Torngarsuk
  51. Ukobach
  52. Volac
  53. Wall
  54. Xaphan
  55. Yan-gant-y-tan
  56. Zaebos

Eldonoj redakti

Notoj redakti

  1. Giovanni Balducci, Le Dictionnaire infernal: kurioza opereto de la [[19-a jarcento
  2. Plancy kompilis granda parton de siaj verko en la norvega ermtejo de Sognefjorden kien deknauaĝa retiriĝis, sin dediĉante al literaturaj aktivecoj: inter ili Vortaro de la relikvojkaj de la miraklaj bildoj.
  3. Plancy fine asociiĝis al abato Jacques Paul Migne por kune ellabori Dictionnaire des sciences occultes aŭ Encyclopédie théologique. Li mortis en 1887 95aĝante.

Aliaj projektoj redakti

KOMUNA entenas bildojn pri diversaj demonoj: [1]

Eksteraj ligiloj redakti