Infinitivo kun prepozicio

Infinitivo kun prepozicio. Kun infinitivo estas uzataj nur la prepozicioj por, anstataŭ, antaŭ ol, post ol, krom.

Ekz:

  • mi venis por vin viziti;
  • laboru anstataŭ malesperi;
  • antaŭ ol skribi, li meditis;
  • li faras nenion krom manĝi.

La ago signita de la infinitivo rilatas ĉiam al la frazsubjekto.

Lastatempe oni pli kaj pli uzas infinitivon ankaŭ post sen; ekz : li foriris sen saluti min. Laŭ la klasika lingvo anstataŭ ĉi tio oni devas uzi participadverbon kun ne: li foriris ne salutante min.

Laŭ la modelo de lingvoj kiel la hispana kelkaj parolantoj uzas pro kun infinitivo: mi tien iris pro esti scivola (hispane fui hacia allá por estar curioso), kio kutime estas esprimata jene: mi tien iris, ĉar mi estis scivolami tien iris pro scivolo. La sama validas pri malgraŭ: malgraŭ esti malsana, ŝi iris en la lernejon (hispane: a pesar de estar enferma, fue a la escuela) anstataŭ kvankam ŝi estis malsana, ...malgraŭ sia malsano ...