Ingriaj finnoj estas grupo da finnoj, kiuj ekloĝis en Ingrio en 17-a jarcento kiam Svedio regis Ingrion. Ingriaj finnoj estas religie luteranaj, dum aliaj finn-ugraj popoloj de Ingrio, votoj kaj iĵoroj estas ortodoksaj. Nuntempe ilia loĝregiono apartenas al Leningrada provinco.

Flago de ingriaj finnoj.
Luteranaj eklezioj de Ingrio en jaro 1925

En komenco de la 20-a jarcento en Ingrio loĝis ĉ. 190 000 finnoj. Norde de Sankt-Peterburgo kaj en meza parto de Ingrio ili formis plimulton el loĝantaro. Laŭ popolnombrado en 1926 entute 98 % el ingriaj finnoj parolis la finnan kiel gepatran lingvon kaj la finnan uzis ankaŭ multaj rusoj kaj anoj de aliaj etnoj en Ingriaj vilaĝoj.

En 1930-aj jaroj la religia aktivado kaj prospera terkultivado igis ingriajn finnoj suspektata inter Sovetiaj aŭtoritatuloj kaj multaj estis forpelitaj al aliaj partoj de Rusio. Dum la dua mondmilito 62 000 ingriaj finnoj, kiuj restis en areo okupata de germanoj, estis transloĝigitaj al Finnlando, kie parto aliĝis al finnlanda armeo. Post la milito ingriaj finnoj estis revenigitaj al Sovetio, kie ili ne rajtis loĝi en Leningrada regiono, sed estis forpelitaj al diversaj partoj de Rusio, i.a. al Siberio. Poste multaj el ili transloĝiĝis al Karelio kaj Estonio. En 1989 en Leningrada provinco loĝis 16 000 finnoj.

En 1990 la tiama prezidento de Finnlando Mauno Koivisto donis al ingriaj finnoj rajton reveni al Finnlando kiel repatriiĝantoj. Rezulte de tio 30 000 finndevenaj personoj transloĝiĝis al Finnlando.

Vidu ankaŭ redakti