Instituto Spirito kaj Vivo
La Instituto Spirito kaj Vivo (angle Mind and Life Institute) estas asocio fondita en Usono en 1990 de Francisco Varela (neŭrobologiisto), R. Adam Engle (advokato) kaj de la 14-a Dalai-lamao Tenzin Gyatso. Ĝi celas esplori la rilatojn inter scienco kaj budhismo kiel metodaroj por la komprenado de la realeco.
Instituto Spirito kaj Vivo | ||
---|---|---|
La Dalai-Lamao kun sciencistoj en Dharamsala en 2013 | ||
organizaĵo esplora institucio neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 1990 vd | |
Geografia situo | 40° 1′ 3″ N, 105° 16′ 47″ U (mapo)40.017624-105.27966Koordinatoj: 40° 1′ 3″ N, 105° 16′ 47″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Usono - Boulder (Kolorado) | |
| ||
Tipo | asocio | |
Agareo |
contemplative neuroscience | |
Fondinto(j) | R. Adam Engle vd | |
Ĉefestro(j) | Arthur Zajonc (en) Geshe Thupten Jinpa (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
Deveno
redaktiTenzin Gyatso kaj Francisco Varela renkontiĝis en 1983 dum prelego pri konscienceco. Ili havis poste plurajn diskutadojn, kaj la Dalai-Lamao fine gastigis lin unu semajnon en Dharamsala. Helpe de R. Adam Engle, ili ripetis trifoje la diskutadan semajnon, gastiginte aliajn sciencistojn, kaj finfine decidis krei asocion por pludaŭrigi la kontaktojn.
Celoj
redaktiLa instituto celas asocii la sciencan metodaron kaj kontemplemajn saĝecojn por pli bone kompreni la funkciadon de la spirito. La statusoj ankaŭ precizigas la hipotezon, ke ĉi-tiu pli bona kompreno povas kaŭzi pozitivajn sociajn ŝanĝojn. Krom la uzado de kognosciencoj por kompreni la spiriton de meditantoj, la instituto interesiĝas al aliaj ŝanĝitaj statoj de konscienco, ekz. la ŝamanisma tranco[1].
La valoroj de la instituto estas: kompatemo, honesteco, scivolemo, inkluzivigemo, plejboneco.
Referencoj
redakti- ↑ (angle) Michael J. Hove, Johannes Stelzer, Till Nierhaus et Sabrina D. Thiel, « Brain Network Reconfiguration and Perceptual Decoupling During an Absorptive State of Consciousness », Cerebral Cortex, vol. 26, N° 7, 1-a de julio 2016, p. 3116–3124 (ISSN 1047-3211, COI 10.1093/cercor/bhv137, legi rete arkivo, konsultita la 20-an de januaro 2020.