Insulo Ĉanjaralo

en Chile
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas

Insulo Ĉanjaralo aŭ en hispana Isla Chañaral (foje literumita kiel Isla Chanaral) situantas je 6 km el la norda marbordo de Centra Ĉilio, je ĉirkaŭ 100 km norde de la urbo La Serena. Kun la insuloj Choros kaj Damas, la insulo formas la Nacian Rezervejon Pingüino de Humboldt, kiu estas administrata de la Ĉilia Forsta Instanco (CONAF). La tri insuloj eltenas populaciojn de Humboldta pingveno, sed estas habitato ankaŭ por kelkaj aliaj raraj kaj endanĝeritaj animalaj specioj kiaj la Perua merĝopetrelo aŭ la sudamerika marlutro. Lastajn jarojn la rezervejo espertis fortajn pliiĝon en turisma agado, ĉefe pro la esto de la Botelnaza delfeno kiu loĝas en la akvoj de la rezervejo. Tamen, ĵusaj lokaj fiŝkaptistoj informis pri pliiĝantaj konstato de delfena foresto kiu sciencistoj supozas konektita kun ĝenado fare de tiuj ege neregulataj agadoj.

Insulo Ĉanjaralo
insulo
Akvejo Pacifiko
Geografia situo 29° 2′ 0″ S, 71° 35′ 0″ U (mapo)-29.033333-71.583333Koordinatoj: 29° 2′ 0″ S, 71° 35′ 0″ U (mapo) f1
Insulo Ĉanjaralo (Ĉilio)
Insulo Ĉanjaralo (Ĉilio)
DEC
Insulo Ĉanjaralo
Insulo Ĉanjaralo

Map

Areo 6,55 km² f4
Plej alta loko 121 m
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/alteco mankasf5
Ŝtato Ĉilio Ĉilio
Teritorio Regiono Atakamo
Provinco Huasco
Ĉefa loko Freirina
vdr

Insulo Ĉanjaralo estas la plej granda el la rezervejaj insuloj. Aliro al la insulo estas permesita nur per permesilo. La insulo konsistas el du altebenaĵaj niveloj. La ĉefa altebenaĵo inter 50 kaj 70 metroj super marnivelo estas dividita en okcidenta kaj orienta partoj fare de dua pli alta altebenaĵo (>100 m). La vegetaĵaro de la altebenaĵoj diferencas konsiderinde. Dum la ĉefa altebenaĵo estas dominata de arbustaro kaj kaktoj dum la alta altebenaĵo havas malfekundan aspekton kun nur kelkaj malgrandaj kaktaj agregaĵoj.

Eksteraj ligiloj kaj referencoj redakti