Malfermi la ĉefan menuon

Perua merĝopetrelo

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Perua merĝopetrelo
Perua merĝopetrelo
Perua merĝopetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Pelekanoidedoj Pelecanoididae
Genro: Pelecanoides
Pelecanoides garnotii
(Lesson, 1828)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Perua merĝopetreloPerua plonĝopetrelo, Pelecanoides garnotii (loka nomo en Peruo Potoyunco nome Potojunko), estas malgranda marbirdo kiu manĝas ĉe marbordaj akvoj de la Humboldta Marfluo ĉe Peruo kaj Ĉilio. Kiel la resto de la merĝopetreloj ĝi estas nebunta birdo, kun malhela dorso kaj pala ventro, kaj bluaj piedoj, kaj povas esti separata el la resto de sia familio nur laŭ diferencoj en sia beko kaj naztruoj.

Malkiel la Komuna merĝopetrelo kaj la Sudgeorgia merĝopetrelo ĝi manĝas en malvarma, ĉeborda, ofte pelaga akvo, kie ĝi akiras malgrandajn larvojn de fiŝoj kaj el planktono krustulojn per persekuta subakvado. Ĉefa parto de ties manĝo estas komponita de planktonaj organismoj (85.3 - 91.1%). La resta procento de la manĝo de la Perua merĝopetrelo estas fiŝoj, ĉefe anĉovoj. Peruaj merĝopetreloj povas plonĝi ĝis 83 metroj profunde sed averaĝa profundo estis registrita ĉe ĉirkaŭ 30 metroj. Oni kredis dumlonge, ke al Perua merĝopetrelo estas mallerta fluganto. Tamen oni observis grandajn nombrojn de birdoj fiŝkaptantaj regule en la areo inter insuloj Asia kaj Paĉakamak je distanco de 150-200 kilometroj norde de ties peruaj reproduktejoj.

La Perua merĝopetrelo iĝis surloke formortinta en multaj el siaj iamaj kolonioj kaj nestumas nune nur en kelkaj ĉebordaj insuloj. Oni ĉirkaŭkalkulis totalan populacion de 12 216 reproduktaj paroj por la insuloj San Gallán kaj La Vieja (la maljunulino) en Peruo, kun kelkaj malgrandaj aldonaj reproduktaj kolonioj registritaj ĉe la insulo Corcovado en Peruo, same kiel la insuloj Pan de Azucar (sukerpano), Choros, Grande kaj Pajaros en Ĉilio. Ili reproduktiĝas la tutan jaron, kaj la ino demetas ununuran ovon en nestotruo elfosita en guano.

Peruaj merĝopetreloj estas konsiderataj tre endanĝeritaj. Ili iam nombris en milionoj, sed la premo de elprenado de guano (kio detruis nestojn, ovojn kaj idojn), la rekta kolektado por maĝo fare de guanolaboristoj kaj enmetitaj specioj (ĉefe vulpoj kaj sovaĝiĝintaj katoj) kaŭzis la falon de ties nombroj. Kvankam ĉiuj el la peruaj reproduktejaj lokoj estas en protektitaj areoj (Nacia Rezervejo Paracas kaj Nacia Rezervejo Insuloj Guano) ia guanoelkolektado plue okazas kaj la rezervejoj estas neefike policigitaj.

La porspecia parto de la latina scienca nomo de tiu specio rememoras la francan naturaliston Prosper Garnot.

ReferencojRedakti

  • BirdLife International (2005). Pelecanoides garnotii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estis endanĝerita
  • del Hoyo, Josep, Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (1992). Handbook of Birds of the World Vol 1. Barcelona: Lynx Edicions, ISBN 84-87334-10-5
  • Jahnke, J. + Goya, E.; 1998: "The status of the Peruvian Diving Petrel population at its main breeding areas along the coast of Peru"; Colonial Waterbirds; 21 (1) 94-97
  • Jahnke, J. et al.: "The diet of the Peruvian Diving Petrel at La Vieja and San Gallan, Peru"; J. Field Ornithol: 70 (1) 71-97
  • Mundo Azul Species Factsheet: The Peruvian Diving Petrel
  • Valverde Romero, M.; 2006: "First record of the endangered Peruvian Diving Petrel Pelecanus garnotii breeding on Corcovado Island, Peru"; Marine Ornithology 34: 75–76

Eksteraj ligilojRedakti