Prosper Garnot (13a Januaro 1794 en Brest – 8a Oktobro 1838 en Parizo) estis franca kirurgo kaj naturalisto.

Prosper Garnot
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1794 (1794-01-18)
en Brest
Morto 8-an de oktobro 1838 (1838-10-08) (44-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kuracisto • natursciencisto • ornitologo
vdr

Garnot naskiĝis en Brest. Li estis helpokuracisto kun Louis Isidore Duperrey ĉe la ŝipo La Coquille dum ties cirkaŭnavigado de la mondo (1822-25). Kun Rene Primevere Lesson li kolektis nombrajn naturhistoriajn specimenojn en Sudameriko kaj Pacifiko. Garnot suferis drastan atakon de disenterio kaj estis sendita reen kun iome de la kolekto sur la ŝipo Castle Forbes. La specimenoj perdiĝis kiam la ŝipo vrakis ĉe la Kabo de Bona Espero Julie de 1824. Kun Lesson li verkis la zoologian sekcion de la veturinformo, nome Voyage autour du monde exécuté par order du roi sur la corvette La Coquille (1828-32).

Literaturo redakti

  • Prosper Jean Levot, Biographie de Proser Garnot, Revue des provinces de l'Ouest, Vol. 4, 1856, pp 466-467 rete