Ordinara merĝopetrelo

(Alidirektita el Komuna merĝopetrelo)

La ordinara merĝopetrelo (Pelecanoides urinatrix), konata ankaŭ kiel Malgranda merĝopetrelo aŭ simple kiel Merĝopetrelo, estas marbirdo membro de la grupo de la merĝopetreloj, nome unu el kvar tre similaj inter si kaj aŭko-similaj malgrandaj petreloj de sudaj oceanoj. Ĝi estas indiĝena de Sudafriko kaj insuloj de suda Hinda Oceano, insuloj kaj insuletoj ĉe Novzelando kaj insuloj de sudorienta Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara merĝopetrelo

Ordinara merĝopetrelo
Ordinara merĝopetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Pelekanoidedoj Pelecanoididae
Genro: Pelecanoides
Pelecanoides urinatrix
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Taksonomio kaj sistematiko redakti

La germana naturalisto Johann Friedrich Gmelin priskribis la ordinaran merĝopetrelon en 1789.[1] Ties porspecia nomo urinatrix derivas el la latina urinator "plonĝisto". Alternativaj komunaj nomoj estas: Falklanda/Berarda merĝopetrelo (berard); Kergelena/Ĉeantarkta merĝopetrelo (exsul); Tristana merĝopetrelo (restantaj subspecioj), Puffinure plongeur (en franca), Lummensturmvogel (en germana), kaj Potoyunco Común (en hispana).[2]

Estas ses subspecioj, kiuj varias laŭ korpomezuroj, ĉefe ĉe la bekogrando:[2][3]

Priskribo redakti

La ordinara merĝopetrelo estas malgranda, diketa petrelo, 200 al 250 mm longa kaj peza ĉirkaŭ 86 al 186 g. Ties plumaro estas nigra supre kaj blakeca sube kaj ĝi havas grandan nigran bekon.[4] La flugiloj havas fajnajn blankajn striojn. La vizaĝo kaj kolo povas esti pli brunaj ol nigraj. La kruroj estas bluaj.[4] Se ne rigardita de proksime, ĝi estas preskaŭ nedistingebla el la Sudgeorgia merĝopetrelo. La ordinara havas brunajn internajn unuarangajn plumojn, dum la Sudgeorgia merĝopetrelo havas helajn internajn unuarangajn plumojn. Ordinaraj merĝopetreloj havas pli malgrandajn kaj mallarĝajn bekojn ol la Sudgeorgia merĝopetrelo.[3][4] Alia diferenco estas ke la Sudgeorgia merĝopetrelo havas malantaŭan nigran linion sub la tarsoj. Estas ankaŭ malgrandaj diferencoj laŭ grando.[5]

Distribuado kaj habitato redakti

La ordinara merĝopetrelo troviĝas inter latitudoj 35 kaj 55 gradoj sude, ĉefe ĉirkaŭ insuloj.[4] Kvankam la populacio malpliiĝas, oni supozas, ke ne tiom rapide kiom por esti Zorgiga.[6] Oni konstruas nestojn 1.5 m longaj en vegetaĵaraj deklivoj, sed foje ankaŭ en ebenaĵoj.[4]

Kutimaro redakti

 
Ovo de Pelecanoides urinatrix

La ordinara merĝopetrelo manĝas ĉe la kontinenta ŝildo dum la reprodukta sezono, dum ties movoj for de la reprodukta sezono estas malmulte konataj kaj oni ne scias ĉu ili disiĝas tre amplekse. Kiel aliaj membroj de ties familio, ili kaptas predon per flugilpela plonĝado, kaj kapablas metĝi ĝis 60 m. En la dieto de tiu specio hegemonias la krustuloj.[3] Ili manĝas nokte vertikale migrantan planktonon. Manĝon oni faras ĉefe en oceano ĉe la marbordo, sed foje en pli profunda pelaga zono for de la reprodukta sezono, kiu daŭras nur 2 monatojn de la jaro. La pariĝada kutimaro ne estas bone dokumentita, kvankam oni scias, ke la paroj formas monogamajn rilatojn. La reproduktaj kolonioj estas grandaj kaj estas preskaŭ unu nesto por ĉiu 1 m2.[4] La nesto estas nestotruo ĉirkaŭ 50 cm longa kun kamero fine kiu povas esti aŭ ne esti kovrita el seka herbo. La ino demetas ununuran blankan ovon, kiu estas 38 x 29 mm,[7] kaj estas kovata dum 53–55 tagoj. La junulo estas kovata dum 10–15 tagoj kaj elnestiĝo okazas post 45–59 tagoj. Ambaŭ gepatroj zorgas la junulon, kiu estas grizbruna je eloviĝo. La vivodaŭro estas de 6.5 jaroj.[4]

Referencoj redakti

  1. Pelecanoides urinatrix. IUCN Ruĝa Listo. IUCN. Alirita 4a de Junio 2011.
  2. 2,0 2,1 Common Diving Petrel (Pelecanoides urinatrix). Internet Bird Collection. Alirita 5a Junio.
  3. 3,0 3,1 3,2 Brooke, Michael. (2004) Albatrosses And Petrels Across The World. Oksfordo: Oxford University Press, p. 428–430. ISBN 0-19-850125-0.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Dewey, Tanya. Pelecanoides urinatrix. Animal Diversity Web. Alirita 5a de Junio 2011.
  5. A Comparison Between Common and South Georgia Diving Petrels. Sea Birding. Alirita 5a de Junio 2011.
  6. Common Diving Petrel Pelecanoides urinatrix. BirdLife International. Alirita 5a Junio.
  7. Beruldsen, Gordon. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 174. ISBN 0-646-42798-9.

Eksteraj ligiloj redakti