La insulo Coulman estas glacikovrita insulo, komponita de kelkaj konektitaj ŝildaj vulkanoj en la Maro de Ross ĉe Antarkto. La kaldero de Coulman, 4.8 km larĝa kaj 701 m profunda, troviĝas ĉe la suda fino de la insulo. Imperiestraj pingvenoj loĝas en tiu insulo. Ĝi kuŝas ene de la limoj de la Dependaĵo de Ross, kiu estas postulata de Novzelando, kies postulo ne estas agnoskata de plej aliaj ŝtatoj. Ĝi estis malkovrita en 1841 de Sir James Clark Ross kiu nomigis ĝin laŭ sia bopatro, Thomas Coulman.[1] Rimarkinda loko de tiu insulo estas Kabo Anne, la plej sudorienta punkto de la insulo, nomita tiele de Sir James Clark Ross pro sia edzino.

Insulo Coulman.

La insulo havas alton de 1,998 m.

Notoj redakti

  1. U.S. Geological Survey Geographic Names Information System: Coulman Island

73° 29′ S 169° 45′ O / 73.483 °S, 169.750 °O / -73.483; 169.750 (mapo)