Insulo Entre Ríos

insulo en Argentino

27° 24′ 22″ S 57° 30′ 20″ O / 27.40611 °S, 57.50556 °O / -27.40611; 57.50556 (mapo)

Insulo Entre Ríos
insulo [+]

Supermara alteco56 m [+]
Koordinatoj27° 25′ S, 57° 29′ U (mapo)-27.420833333333-57.4875Koordinatoj: 27° 25′ S, 57° 29′ U (mapo)

Insulo Entre Ríos (Argentino)
Insulo Entre Ríos (Argentino)
DEC
Insulo Entre Ríos
Insulo Entre Ríos
Map
Insulo Entre Ríos
vdr

La insulo Entre Ríos (inter riveroj, GuazuoGuazú) estas insulo neloĝata en la rivero Paranao kiu konstituas eksklavon de Argentino en akvoj apartenantaj al Paragvajo. Ĝi formas parton de la municipo Berón de Astrada, kiu siavice formas la departementon Berón de Astrada en la nordo de la provinco Corrientes.

La insulo troviĝas en plilarĝaĵo de la rivero Paranao inter la vilaĝoj Yahapé (okcidente) kaj Itá Ibaté (oriente). Sude la branĉo Santa Isabel de la rivero Paranao separas ĝin de la resto de la provinco Corrientes kaj de la insulo Santa Isabel, konstituante la riveran limon inter Argentino kaj Paragvajo, situanta en la mezo de ties fluo nome ĉe la plej profunda branĉo. En tiu branĉo troviĝas aliaj 10 insuletoj apartenantaj al la arkipelago kiu formas la insulon Entre Ríos, ĉiuj de argentina jurisdikcio. Norde alia branĉo de la rivero Paranao separas ĝin el grupo de paragvajaj insuloj.

La insulo Entre Ríos havas longecan formon kun plilarĝaĵo meze kaj areon proksimume de 36 km². Ĝi orientiĝaa en direkto nordokcidente-sudokcidente en sia orienta duono kaj en direkto okcidente-oriente en sia okcidenta duono. Ties maksimuma longo estas de 19 km kaj ties maksimuma larĝo de 3,75 km en la centro de la insulo. Ĝi troviĝas je maksimuma alto de 61 msm, atingante ĉirkaŭ 8 m super la rivernivelo en sia plej alta parto. Pasinte la insulo loĝigis roton dum tempo de la Paragvaja Armeo, sed post la atribuo de la insulo al Argentino ĝi restis neloĝata.