Insulo Ferdinandea

Situo de la insulo Ferdinandea
Ferdinando la 2-a (Du Sicilioj), laŭŭ kiu la insulo estis nomita, ĉirkaŭ 1850.

Insulo Ferdinandea (ankaŭ GrahamJulia) estis vulkana insuleto (nun submara) en la Mediteraneo ĉ. 20 kilometrojn sudoriente de Sicilio, Italio, kiu emerĝis el sub la maro en la unua duono de julio 1831 kaj erozie merĝiĝis decembre de la sama jaro. Dum tiu mallonga periodo pro la strategia pozicio ĝin pretendis Reĝlando de la du Sicilioj, Britio, Francio kaj Hispanio. Plej grandiĝinte, ĝi havis areon de 4 km2 kaj alton de 65 metroj.

Frua historioEdit

Ferdinandea situis inter Sicilio kaj Tunizio en la Mediteraneo, en regiono nomita itale Campi Flegrei del Mar di Sicilia (Flegreaj Kampoj de l' Maro de Sicilio). Tie troviĝas multaj submaraj vulkanoj kaj vulkanaj insuloj kiel interalie Pantelerio. Oni raportis pri vulkana aktivado ĉe la estonta Ferdinandea dum la unua punika milito. La insulo aperis kaj malaperis kvar aŭ kvin fojojn. Estas raportoj pri diversaj erupcioj ekde la 17-a jarcento.

Erupcio en 1831 kaj brita ekposedoEdit

La lasta aparo de la insulo Ferdinandea super la maro okazis en julio 1831. Antaŭsignoj de erupcio estis forta sisma aktivado de la 28a de junio ĝis la 10a de julio en interalie la proksima urbo Sciacca. La 4an de julio disvastiĝis tie odoro de sulfuro, laŭdire tiom, ke arĝento nigriĝis. La 13an de julio klare videblis de San-Dominiko kolono da fumo. La loĝantoj kredis, ke temas pri brulanta pramŝipo. Tra la regiono la saman tagon pasis brigo Gustavo, vidante glugladon en la maro, kies kaŭzon la kapitano supozis monstro. Aliaj raportis pri pumikoj kaj mortaj fiŝoj flosantaj sur la akvo kaj pri elfluoj de lafo. Je la 17a de julio formiĝintis insuleto.

La 1an de aŭgusto 1831 Humphrey Fleming Senhouse, la estro de la brita militŝipo St Vincent, postulis la insulon por la Brita Krono donante al ĝi la nomon de siro James Graham, ĉefa lordo de la brita mararmeo.