Insulo Holbox
Holbox ("nigra truo" en Jukatana majaa lingvo) estas insulo en la meksika ŝtato Quintana Roo, ĉe la norda marbordo de Jukatano. Ĝi estas proksimume 41.84 km longa kaj 1.5 km larĝa, kaj estas separata el la kontinento pere de 10 km de neprofunda laguno kiu estas hejmo de flamengoj, pelikanoj kaj alia riĉa vivularo. Holbox estas parto de Municipo Lázaro Cárdenas kaj ankaŭ parto de la Biosfera Rezervejo Yum Balam.
Insulo Holbox | ||
---|---|---|
insulo [+] | ||
Akvejo | Karibio | |
Supermara alteco | 1 m [+] | |
Koordinatoj | 21° 32′ N, 87° 17′ U (mapo)21.530833333333-87.286111111111Koordinatoj: 21° 32′ N, 87° 17′ U (mapo) | |
Longo | 42 km (26 mi) | |
Larĝo | 2 km (1 mi) | |
Akvokolektejo | 55,95 km² (5 595 ha) [+] | |
Areo | 55,95 km² (5 595 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 841 [+] (2020) | |
Horzono | UTC-05:00 [+] | |
Insulo Holbox | ||
Vikimedia Komunejo: Holbox [+] | ||
La ĉefa enspezofotno de la insulo estas fiŝkaptado. Tamen, la insulo ĝuas disvolvigon de kreskanta turismo ekzemple por rigardado al la balenŝarko. Omaro estas la ĉefa produkto de fiŝkaptado kaj tio estas fonto de la loka kuirarto.
Bildaro
redakti-
Palmoj, strando kaj maro
-
Aera vido de la urbo Holbox
-
Sablaj stratoj de Holbox
-
Aera vido de Holbox
-
Holbox strandoj
-
Sunsubiro en Holbox
-
Aera vido de Holbox
-
Sablobordo en Holbox