Kampa estas insulo en la Malgranda Kvartalo de la ĉeĥa ĉefurbo Prago.

Kampa
Čertovka, antaŭ ol ĝi enbuŝiĝas en la nordo en la Vultavon.
Čertovka, antaŭ ol ĝi enbuŝiĝas en la nordo en la Vultavon.
rivera insulo
Akvejo Čertovka
Vultavo
Geografia situo 50° 5′ 5″ N, 14° 24′ 30″ O (mapo)50.08472222222214.408333333333Koordinatoj: 50° 5′ 5″ N, 14° 24′ 30″ O (mapo) f1
Kampa (Ĉeĥio)
Kampa (Ĉeĥio)
DEC
Kampa
Kampa

Map

Longo 620 mf2
Larĝo 120 mf3
Areo 2,5 ha f4
vdr
Kampa maldekstre

La plej malnovan informon pri ĝi oni trovas jam en la dua duono de la 12-a jarcento. Pli frue estis tie nur ĝardenoj, nur en la dua parto de la 16-a jarcento oni konstruis la domojn. Sur Kampa staras la iamaj muelejoj "Sovovy mlýny" (Sova-muelejoj), domo, pri kiu oni trovas menciojn jam en la 14-a jarcento. La novgotika alikonstruo devenas de la jaro 1883. El tiu ĉi parto de la insulo oni povas atingi la estintajn privatajn ĝardenojn: la iaman Michna-ĝardenon' (zahrada Michnovská), kiu estis fondita en la dua duono de la 17-a jarcento kaj apartenis al la iama somerkastelo de la familio Michna (hodiaŭ la Tyrš-domo - Tyršův dům). Pluen laŭ la fluo, ĝuste sur la bordo troviĝas la 'Odkolek-ĝardeno' (zahrada Odkolkovská); ĝin posedis en la dua duono de la 19-a jarcento muelisto Odkolek, la iama posedanto de la Sova-muelejoj. Je ĝia fino staras la estinta 'Liechtenstein-palaco', el la jaro 1696, origine palaceto en frubaroka stilo kun sesflanka plano, leviĝanta strikte apud la akvospegulo; en 1864 alikonstruita. En malgranda baroka 'ĝardendomo' kontraŭflanke loĝis fine de la 18-a jarcento la fama scienculo Dobrovský, granda nacia reviviganto, lingvisto. Antaŭ la domo staras 'Dobrovský-monumento' de T. Seidan, el la fino de l' 19-a jarcento.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.