Malgranda Kvartalo (Prago)

(Alidirektita el Malgranda Kvartalo)

Malgranda KvartaloMalgranda Urbo (ĉeĥe Malá Strana) estas la dua plej malnova urbo de Prago. Fondis ĝin reĝo Přemysl Otakar la 2-a en la jaro 1257. Ĝian centron reprezentas la Granda Placo, hodiaŭ nomata Malgrandkvartala placo. En la tempo de Karolo la 4-a oni plukonstruis la urbon kontraŭ la fluo ĝis la nova "Malsata" muro, la altaĵo Strahov kaj ĝis Kastelo Hradčany. La Malgranda Kvartalo apartenas al la plej allogaj partoj de Prago kaj ravas ĉiun vizitanton per siaj pitoreskaj anguloj kaj sia riĉa arkitekturo el la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Vidu ankaŭRedakti

PlacojRedakti

StratojRedakti

KonstruaĵojRedakti

AliajRedakti

BildgalerioRedakti