Nova kastela ŝtuparo

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Nova kastela ŝtuparo (ĉeĥe Nové zámecké schody) en Prago estis konstruita en la jaro 1674. Aliĝas al ĝi la malantaŭa alo de la Thun-Hohensteina-palaco, pli frue la renesanca palaco de la grafoj de Hradec, el la mezo de la 16-a jarcento; vidinda estas ĝia rustika ornamaĵo kaj la tipaj frontonoj. La koridoro kunliganta la palacon kun la Ŝtuparo estas frubaroka, el la jaro 1678, kiam la palacon alikonstruis Domenico Orsi. La kontraŭflanka domo estas renesancstila, el la 16-a jarcento.

Nova kastela ŝtuparo
Zámecké schody
Nova kastela ŝtuparo
stratoŝtuparo
Lando: Ĉeĥio
Geografia situo 50° 5′ 22″ N, 14° 24′ 0″ O (mapo)50.089337650314.4000401629Koordinatoj: 50° 5′ 22″ N, 14° 24′ 0″ O (mapo)
Nova kastela ŝtuparo (Centra Prago)
Nova kastela ŝtuparo (Centra Prago)
DEC
Finpunktoj Thun-Strato, Kastela Placo
Commons: Zámecké schody (Prague)
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.