Itala Strato (Vlašská ulice) estas strato de la Malgranda Kvartalo de Prago.

Itala Strato
Vlašská
Itala Strato
strato
Lando: Ĉeĥio
Urbo: Prago
Urboparto: Malgranda Kvartalo
Geografia situo 50° 5′ 13″ N, 14° 23′ 49″ O (mapo)50.08695413714.3968602553Koordinatoj: 50° 5′ 13″ N, 14° 23′ 49″ O (mapo)
Itala Strato (Ĉeĥio)
Itala Strato (Ĉeĥio)
DEC
Itala Strato
Itala Strato
Finpunktoj promenáda Raoula Wallenberga
Commons: Vlašská
vdr

La nomo devenas de la itala kolonio, fondita tie ĉi en la 16-a jarcento. Ĝi konsistis plejparte el artistoj, kunvokitaj al Prago de la imperiestro Rudolfo la 2-a. Ĉi tie ankaŭ loĝis arkitekto O. Aostalis, laŭ kies projekto oni en la dua duono de la 16-a jarcento planis la ĉirkaŭaĵon. La plej signifa konstruaĵo de la strato estas la iama Lobkovic-palaco el la jaroj 1703-1707. Por sia nuna aspekto ĝi dankas al la rekonstruo en la jaro 1783 fare de I. Palliardi. La grandan terasĝardenon oni fine de la 18-a jarcento transformis en anglan parkon, nuntempe publike alireblan.

Kontraŭ la Lobkovic-palaco staras la iama 'Itala hospitalo', establita en la unua duono de la 17-a jarcento fare de la Itala societo. Estas frubaroka konstruaĵo kun arkadoj en la korto. Al hospitalo (malfondita en la jaro 1804) apartenis la iama preĝejo de Sta Karolo Boromea (kostel sv. Karla Boromějského), vidinda frubaroka konstruaĵo el la jaroj 1808-17. Precipe interesa estas la interna stukaro el la mezo de la 17-a jarcento. Oni restaŭris la konstruaĵon en la jaro 1942 kaj la preĝejon adaptis kiel prelegan salonon (hodiaŭ "Istituto di cultura italiana").