Preĝejo Sankta Johano (Malá Strana)

Preĝejo Sankta Johano (ĉeĥe kostel sv. Jana Na prádle) estas unu el la plej malnovaj preĝejoj en Prago, menciita jam en la jaro 1142. La navo devenas el la mezo de la 13-a jarcento, postaj alikonstruoj estis en renesanca kaj baroka stilo. En la jaro 1662 oni fondis ĉe la preĝejo hospitalon, kies arkada konstruaĵo ankoraŭ hodiaŭ fermas la spacon ĉirkaŭ ĝi. Ĉe la preĝejo troviĝas statuo de 'Sankta Johano Nepomuka' el la jaro 1715, verko de M. J. Brokoff.

Preĝejo Sankta Johano
kristana preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko • Gotika arkitekturo vd
Lando Ĉeĥio vd
Situo Prago 1
Adreso Říční, Praha 1-Malá Strana
Situanta sur Říční • Všehrdova
Situo
Geografia situo 50° 4′ 55″ N, 14° 24′ 23″ O (mapo)50.0819914.4065Koordinatoj: 50° 4′ 55″ N, 14° 24′ 23″ O (mapo)
Preĝejo Sankta Johano (Prago)
Preĝejo Sankta Johano (Prago)
DEC
Preĝejo Sankta Johano
Preĝejo Sankta Johano
Situo de Preĝejo Sankta Johano
Map
Preĝejo Sankta Johano
Parto de Malostranský špitál vd
Posedata de Prago vd
vdr
Preĝejo Sankta Johano en Malá Strana


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.