La insulo Moŭro (hispane isla de Mouro) estas insulo ĉe la enirejo de la Golfo de Santandero, en norda Hispanio. Ĝi estas kruta kaj tute roka kaj sur ĝi staras lumturo. Ties ĉirkaŭareo estas populara loko por subakva esplorado.

Insulo Moŭro
Panoramo de la insulo kun lumturo, vide de plaĝo en Santandero.
Panoramo de la insulo kun lumturo, vide de plaĝo en Santandero.
insulo
Akvejo Golfo de Santandero
Geografia situo 43° 28′ 23,7″ N, 3° 45′ 20,6″ U (mapo)43.473259-3.755736Koordinatoj: 43° 28′ 23,7″ N, 3° 45′ 20,6″ U (mapo) f1
Insulo Moŭro (Kantabrio)
Insulo Moŭro (Kantabrio)
DEC
Insulo Moŭro
Insulo Moŭro

Map

Areo 1,7 ha f4
Loĝantaro (neloĝata)
vdr

Historio redakti

Ĝis la 18-a jarcento la nomo de la insulo estis Insulo de Mogro. Tamen, pro misskribo sur mapo de kartografiisto Vicente Tofiño de San Miguel, la nomo iĝis tiu nuna.[1]

En 1570 oni planis konstrui kastelon sur la insulo por protekti la enirejon de la golfo, sed tiu kastelo estis fine konstruita sur la proksima Duoninsulo La Magdalena (nome, la kastelo San Salvador de Hano).[1]

En julio 1812, dum Milito de Hispana Sendependiĝo, angloj avancis sur la insulon kaj de tie atakis kaj elpelis francan armeon el la duoninsulo La Magdalena. Tio permesis, ke la hispanaj trupoj elŝipiĝis en El Sardinero.

La insula lumturo estis konstruita en la 19-jarcento. Ĝis 1921, ĝin loĝis du lumturistoj, kiu ofte izoliĝis dum tempestoj. La kontrolo de la lumturo iĝis aŭtomata en 1921.[2]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Artikolo "Islas de Cantabria. Vestigios de otra época", en La Revista de Cantabria, numero 55-a. Aprilo-junio 1989; paĝ. 33
  2. Artikolo "Islas de Cantabria. Vestigios de otra época", en La Revista de Cantabria, numero 55-a. Aprilo-junio 1989; paĝ. p. 35