Insulo Sin Cowe

insulo en la Suda Ĉina Maro

Insulo Sin Cowe (Insulo Sinh Ton) estas insulo en la Spratli-insularo en la Sudĉina maro. Kun areo de 13 hektaroj, ĝi estas la sepa plej granda insulo en Spratli kaj la tria plej granda inter tiuj okupitaj de Vjetnamio. Ĝi havas rifon kiu estas super la akvo ĉe malfluso.

Insulo Sin Cowe
insulo
Vikimedia Komunejo: Sin Cowe Island
Insulo Sin Cowe

Tiu ĉi insulo estas regata de Vjetnamio ekde 1974, unue de la Suda Vjetnama Mararmeo, kiu estis anstataŭigita per la Mararmeo de la Socialisma Respubliko Vjetnamio post 1975. La insulon ankaŭ estas postulata de la Ĉina Popola Respubliko, la Respubliko Ĉinio (Tajvano) kaj Filipinoj.

La insulo estas loĝata nur de vjetnamaj soldatoj. La strukturoj inkludas duetaĝan konstruaĵon, kontraŭaviadilajn kanonojn, artilerion, kaj strukturon markantan "vjetnaman suverenecon".