Insulo Tristan
Insulo Tristan estas malgranda bretona insulo, situanta en la golfeto de Douarnenez, fronte al Port-Rhu. Posedaĵo de la familio de la poeto Jean Richepin ekde 1911, ĝi estis aĉetita de la Rezervejo de la marbordoj por estis zorge konservata.
Insulo Tristan | |
france: Île Tristan | |
insulo | |
Insulo Tristan vidata de la kajo de la rio de Pouldavid je alta tajdo.
| |
Oficiala nomo: Île Tristan | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Departemento | Finistère |
Historia regiono | Bretonia duklando |
Akvoj | Golfeto de Douarnenez, Atlantiko |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Insulo Tristan kadre de Francio
| |
Situo kadre de Finistère
| |
Vikimedia Komunejo: Tristan Island | |
Mistera kaj sovaĝa, ĝi ofertas vidon al la golfeto de Douarnenez kaj ties ĉirkaŭon. Oni piedaliras ĝin nur kiam la tajdo tion ebligas.
Direkte al la golfeto de Douarnenez staras ĝia lumturo.
Legendo
redaktiLegendo de la bretona kelta mitologio, rakontas la famajn amojn de Tristan, nevo de la reĝo de Kernevo, Marc'h, enamiĝinta al Iseult, la fianĉino de la reĝo, kaj kiu devis kaŝi sin dum sia tuta vivo por eskapi la reĝan koleron kaj vivi sian pasion kun la belulino, laŭ iuj versioj. Vidi Tristan et Iseut.
La insulo, laŭ la legendo, ŝirmus ilian tombon kaŝitan sub du brakumitaj arboj.
Laŭ alia legendo, ĝi estus la elakva parto de la legenda urbo Ys.
Fakte, la insulo estis registrita sur la katastro per la nomo de sia tiutempa posedanto, kiel Insulo Seguin en Parizo.
Historio
redaktiReferencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Jean Markale, Guide de la Bretagne mystérieuse, Eldoninto Tchou, Parizo, 1989. ISBN
Eksteraj ligiloj
redakti- Insulo Tristan Arkivigite je 2010-03-24 per la retarkivo Wayback Machine sur le retpaĝo de Rezervejo de la marbordoj