Ukerevo (svahile Wilaya ya Ukerewe) estas distrikto de la tanzania regiono Muvanzo, kiu konsistas el insuloj en la Viktoria Lago. Ukerevo estas ankaŭ la nomo de la plej granda el tiuj insuloj.

Ukerevo
Politika divido de la lago Viktorio koresponde al Ugando (norde), Kenjo (nordoriente) kaj Tanzanio (sude). La insulo Ukerevo klare videblas suoriente ĉe la norda pinto de la golfo Speke.
Politika divido de la lago Viktorio koresponde al Ugando (norde), Kenjo (nordoriente) kaj Tanzanio (sude). La insulo Ukerevo klare videblas suoriente ĉe la norda pinto de la golfo Speke.
insulo
Akvejo Viktoria lago
Geografia situo 2° 3′ S, 33° 1′ O (mapo)-2.043055555555633.013888888889Koordinatoj: 2° 3′ S, 33° 1′ O (mapo) f1
Ukerevo (Tanzanio)
Ukerevo (Tanzanio)
DEC
Ukerevo
Ukerevo

Map

Longo 47 kmf2
Larĝo 21 kmf3
Areo 496 km² f4
Ĉefa loko Nansio
vdr

Laŭ la censo de 2002 la distrikto havis 261.944 loĝantojn. Ĝi konsistas el 24 subdistriktoj:

  • Bukanda
  • Bukiko
  • Bukindo
  • Bukongo
  • Bukungu
  • Bwiro
  • Bwisya
  • Igalla
  • Ilangala
  • Irugwa
  • Kagera
  • Kagunguli
  • Kakerege
  • Mukituntu
  • Muriti
  • Murutunguru
  • Nakatunguru
  • Namagondo
  • Namilembe
  • Nansio
  • Nduruma
  • Ngoma
  • Nkilizya
  • Nyamanga

La insularo situas ne alte super la laga nivelo de 1134 metroj. La ĉefa insulo longas 50 km (okcident-oriente) kaj larĝas inter 10 kaj 20 km. Ĝian orientan pinton disigas nur 2 km larĝa markolo de la tero de regiono Maro. Urbo Nansio situas sur la ĉefa insulo kaj estas ligita per ĉiutaga prama trafiko al 50 km fora Muvanzo. Ĝi posedas ankaŭ malgrandan flughavenon.

Eksteraj ligiloj redakti