Insulo de la Cervoj
insulo de Maŭricio
La Insulo de la Cervoj (france Île aux Cerfs, prononco [I:lo SER] aŭ per IFA il o sɛʁ) estas privata insulo proksime al la orienta marbordo de la insulo Maŭricio en distrikto Flacq.
Île aux Cerfs | ||
---|---|---|
Île aux Cerfs | ||
insulo | ||
Akvejo | Hinda Oceano | |
Insularo | Maŭricio | |
Geografia situo | 20° 16′ S, 57° 48′ O (mapo)-20.27235457.804111Koordinatoj: 20° 16′ S, 57° 48′ O (mapo) | |
| ||
Loĝantaro | (neloĝata) | |
La Insulo de la Cervoj situas apud Trou d'Eau Douce en la plej granda laguno de Maŭricio kaj ofertas 87 hektarojn da fekunda vegetaĵaro kaj konservitajn, blankajn, sablajn strandojn. Krom la golfa klubo, oni ankaŭ povas trovi tri strandajn restoraciojn kaj ĝui plej diversajn aktivecojn en Insulo de la Cervoj. Ĉiutage maŭricianoj kaj turistoj vizitas la insulon; ili forveturas per boatoj de la vilaĝo Trou d'Eau Douce kaj pasigas la tutan tagon sur la insulo.
Pluraj akvosportaj aktivecoj haveblas sur la insulo.
-
Laŭlonge de strando
-
Porturista butiko
-
Testudo