Santakruzaj insuloj

(Alidirektita el Insuloj Santa Cruz)

Santakruzaj insuloj estas grupo de insuloj apartenantaj al Salomonoj, en Pacifiko. Ili situas je ĉirkaŭ 400 km sudoriente de la ĉefa insularo de Salomonoj kaj je ĉirkaŭ 750 km sudoriente de la ĉefurbo Honiara.

Santakruzaj Insuloj
grupo de insuloj
Akvejo Pacifiko
Geografia situo 10° 50′ S, 166° 30′ O (mapo)-10.833333333333166.5Koordinatoj: 10° 50′ S, 166° 30′ O (mapo) f1
Santakruzaj Insuloj (Salomonoj)
Santakruzaj Insuloj (Salomonoj)
DEC
Santakruzaj Insuloj
Santakruzaj Insuloj

Map

Nombro de insuloj ĉ. 40
Ĉefa insulo Nendo
Tuta areo 813 km²f1
Loĝantoj 11 000 f2
vdr

Geografio redakti

Kombinitaj al aliaj insuloj situantaj pli norde kaj oriente (insuloj Reef, Duff, Tinakula, Anuta, Fatutaka, Tikopia), la Santakruzaj insuloj konsistigas la administran provincon Temotu, la plej orientan de Salomonoj.

La ĉefaj insuloj de Santakruzaj Insuloj estas:

  • Nendö (505,5 km2, kulmina punkto: 549 m, 5 000 loĝantoj),
  • Vanikoro, el kiuj la du ĉefaj insuloj estas Banie kaj Teanu (173,2 km2, 800 loĝantoj)
  • Utupua (69 km2, kulmina punkto: 380 m, 300 loĝantoj).

Lata, situanta sur la insulo Nendö, estas la administra centro de la provinco.

Historio redakti

Tiuj insuloj estis malkovritaj en 1595 de la hispana esploristo Alvaro de Mendaña, kiu tie perdis sian admiralan ŝipon Santa Isabel. Post unu monato, li mortis pro tropikaj febroj.

La Batalo ĉe insuloj Santa Cruz, okazinta dum la 25a–27a de Oktobro 1942, estis la kvara aviadilŝipa marbatalo de la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. Ĝi estis ankaŭ la kvara grava marbatalo luktita inter la Usona Ŝiparo kaj la Imperia Japana Ŝiparo dum la longa kaj strategie grava kampanjo de Guadalcanal.