Vanikoro estas suda insulo de la insularo Santakruzaj insuloj, la plej orienta parto de Salomonoj, en Pacifiko.

Vanikoro
Vanikoro, rigardo al sudokcidento en direkto de Mt. Banie, marto 2004
Vanikoro, rigardo al sudokcidento en direkto de Mt. Banie, marto 2004
insulo
Situo Pacifiko
Insularo Santakruzaj insuloj
Geografia situo 11° 37′ S, 166° 58′ O (mapo)-11.616666666667166.96666666667923Koordinatoj: 11° 37′ S, 166° 58′ O (mapo) f1
Vanikoro (Salomonoj)
Vanikoro (Salomonoj)
DEC
Vanikoro
Vanikoro

Map

Longo 23,4 kmf2
Larĝo 13,6 kmf3
Areo 173,2 km² f4
Plej alta loko 923 SB-TE Ŝablono:Alto/nekonata rilatof5
Ŝtato Salomonoj Salomonoj
Loĝantaro 900
5,2 loĝ./km²
Ĉefa loko Puma
bildo de insulo
NASA-bildo de Vanikoro
NASA-bildo de Vanikoro
vdr

Geografio redakti

Vanikoro konsistas el du insuloj :

  • Banie, la ĉefa insulo
  • TeanuTevai, ties eta najbara insulo

La kulmina pinto, la monteto Banie estas malnova vulkano.

Loĝantaro redakti

La loĝantaro de Vanikoro konsistas el ĉirkaŭ 800 personoj. Ĝi konsistas plejparte el melanezianoj (ĉirkaŭ 500), unuaj loĝantoj de la insulo, kaj el eta loĝantaro de polineziaj kolonianoj (ĉirkaŭ 300), alvenintaj de la najbara insulo Tikopia dum la lastaj jarcentoj.

Lingvoj redakti

Dum la polinezianoj ekloĝintaj sur Vanikoro parolas polinezian lingvon (la tikopia lingvo), estas tri melaneziaj lingvoj sur Vanikoro. La teanua estas parolata de 500 personoj. La du aliaj praaj lingvoj de Vanikoro, la lovona kaj la tanema, estas malaperontaj: ili estas respektive konataj nur de kvar aŭ kvin personoj maljunaj kaj disaj sur la insulo, kaj kiu de nun parolas la teanuan. Tiuj tri lingvoj apartenas al la oceania branĉo de la aŭstronezia familio.

Historio redakti

Proksime de Vanikoro la ŝipoj de la ekspedicio de La Pérouse rompiĝis en 1788. Peter Dillon tie retrovis spurojn kaj atestojn de la ŝiprompiĝoj en 1826. En 2005, la ŝipruinoj de la Boussole kaj l'Astrolabe, la du ŝipoj de La Pérouse tie estis nekontesteble identigitaj, same kiel la spuroj de surgrunda kampadejo loĝata dum pluraj jaroj.

Ekonomio redakti

La ĉefaj ekonomifontoj estas la eksportado de fiŝoj, konstruligno, kopro, palmoleo, kakao kaj konkoj.

Eksteraj ligiloj redakti