Integriga terapio

La integriga terapio - germane Integrative Therapie – estas metodo de psikoterapio, kiu konsideriĝas formo de la humanisma psikologio. Ĝi ekde la 1970-aj jaroj evoluis en Germanio kaj Svislando de Hilarion Petzold kaj kunlaborantoj de la Fritz-Perls-instituto. Ili ligis movo-, socio- kaj psikoterapiajn konceptojn kaj por la nova metodo kreis propran meta-teorion.

La ĉefaj psikoterapiaj fontoj de la integriga terapio estas la metodo psikodramo, la Gestalt-terapio, la "aktiva psikoanalizo" laŭ la hungara psikoanalizisto Sándor Ferenczi kaj iuj elementoj el la la konduta terapio. La plej gravaj filozofoj, kiuj influis la evoluon de la terapia metodo, estas Merleau-Ponty, Gabriel Marcel kaj pli poste Hermann Schmitz.

Ekde decembro 2007 la integriga terapio en Aŭstrio estas ŝtate agnoskata kiel 20-a oficiala metodo listigata en la nacia leĝo pri psikoterapio, kiu validas ekde 1990. La departamento pri psikosocia medicino kaj psikoterapio de la Danuba Universitato Krems estas la sola ŝtate agnoskata edukejo pri la metodo en Aŭstrio.[1] En plej multaj aliaj landoj la metodo ankoraŭ ne estas agnoskata kiel unu el la gvidaj psikoterapiaj metodoj.

ReferencojRedakti

  1. http://www.donau-uni.ac.at/psymed/it

Eksteraj ligilojRedakti