Malfermi la ĉefan menuon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Interdialekta normlingvosuperdialekto estas difinita formo de lingvo kiu estas konstruita surbaze de malsamaj dialektoj. Kiel norma lingvo, ĝi havas leĝan aŭ preskaŭleĝan statuson. Ekzemploj estas la novnorvega Nynorsk, konstruita de Ivar Aasen proksimume inter 1829 kaj 1850 kaj la grizonromana, Romantsch Grischun, konstruita de Heinrich Schmid kaj enkondukita en 1982. Interdialektaj normlingvoj kutime enkondukiĝas kiel skribaj lingvoj, sed ili tendencas iom post iom ankaŭ influi la parollingvon de sia uzantaro.

En la 1970aj jaroj, la Akademio de la Eŭska Lingvo (Euskaltzaindia) kreis komunan kleran superdialekton aŭ interdialektan normlingvon euskara batua, 'unuigita eŭska lingvo', moknome eŭskeranto, baze je gipuska dialekto.

Plej multaj normlingvoj baziĝas sur unu specifa vario de lingvo. Tio povas esti ĉefurba dialekto aŭ altprestiĝa vastregiona sociolekto. Kelkaj normlingvoj, ekzemple la germana, reprezentas sintezon de malsamaj dialektoj, sed estas tamen ne plane kreitaj en sia tuteco.

Internaciaj helplingvoj bazitaj sur parencaj fontlingvoj, ekzemple Interlingvao kaj similaj, kiuj baziĝas sur la latinidaj lingvoj, rilatas al siaj fontlingvoj proksimume same kiel la interdialektaj normlingvoj al la dialektoj sur kiuj ili baziĝas. Ĉe internaciaj helplingvoj tamen la gramatiko estas tipe simpligita aŭ reguligita en pli alta grado ol ĉe interdialektaj normlingvoj.