Interna Haveno (Duisburg)

(Alidirektita el Interna Haveno Duisburg)

La interna haveno (germane Innenhafen) en Duisburg, kiu etendiĝas sur areo da 89 hektaroj, estis dum la haŭso de la Industria Revolucio en Germanujo pli ol jarcenton la centra havena kaj komerca placo de la urbo en la Ruhr-Regiono. Ekde la mezo de la 1960-aj jaroj la haveno perdis sian gravecon kaj restis dum 20 jaroj neuzata, antaŭ ol ĉe la enlanda haveno ŝanĝiĝis la ekonomia strukturo. La iama industriareo apartenanta al la Internationale Bauausstellung Emscher Park (IBA), kiu okazis 1989 ĝis 1999, fundamente ŝanĝiĝis. Intertempe la Interna Haveno evoluis al loko, kiu ligas laboron, loĝon, kulturon kaj libertempon ĉe la akvo. Nun la Interna Haveno estas industrimonumento kaj stacio je la Itinero de la Industrikulturo.

Modernigita interna haveno je la Blua Horo
Interna Haveno de Duisburg proks. 1900
La haveno antaŭ 1939
Stokejolinio: la iamaj muelejoj Küppersmühle kaj Werhahnmühle
Muzeo Küppersmühle ĉe la Interna Haveno

Historio redakti

Kie nun lokas la Interna Haveno, antaŭ multaj jarcentoj fluis la Rejno. Ĝi formis tie ĉi ĝis la 5-a jarcento la limon al la Romia Imperio. Sur la loko de la nuna urbodomo en la mezepoko troviĝis tuj apud la riverbordo de la Rejno reĝa korto franka. Tie ankaŭ ekestis la malnova urba preĝejo de Duisburg, la Salvator-Preĝejo, la foirhalo de Duisburg kaj urbomurego.

Proksimume en la jaro 1000 – laŭ plej aktualaj esploroj – la Rejno translokis sian fluejon okcidenten. Duisburg ne plu situis tuj apud la Rejno, estis tamen dum proksimume 400 jaroj ankoraŭ ligita kun la rivero per ŝipirebla branĉo de la Rejno. Poste el la iam tre grava komercurbo fariĝis malgranda terkulturburĝa urbeto. Nur en la 19-a jarcento iniciato al la revivigo de la ligo al la Rejno estis sukcesa. Komence oni fosis la eksteran havenon de la okcidente situanta Rejno ĝis la nuntempa ponto Marientorbrücke, poste oni konstruis la orientan pligrandigon, la Internan Havenon. Unue en la haveno koloniis la lignoindustrio, kiu vendis siajn varojn al la minejoj. Kiam ties spacobezono sinkis pro pli modernaj produktmetodoj, la grenmuelejoj kun siaj imponaj stokodomoj multloke anstataŭis ĝin. Ili donis al la Interna Haveno la kromnomon „pankorbo de la Ruhr-Regiono“, kiu provizis la salte kreskan loĝantaron de la regiono.

Post la kadukiĝo de la grenmuelejoj en la 1960-aj jaroj la Interna Haveno estis perdinta sian ekonomian forton kaj loĝigis plejparte nur magazenojn kaj industrihalojn. Tamen ĉi tiu kampo baris al la urbocentro de Duisburg la aliron al la akvo. Per la malkovro de la urbomurego kaj la konstruo de nova loĝkvartalo ĉe Corputius-Placo oni faris unuajn paŝojn por doni al la Interna Haveno novan vizaĝon.

Kadre de la projekto IBA Emscher Park, kiu ekzemplodone novigis industriareojn de la Ruhr-Regiono, oni komenciĝis per aliuzado de la tuta Interna Haveno. La akvo devis esti reenprenata en la urbon, esti farata spertebla kaj doni vivokvaliton – kaj allogi investantojn. Oni kreis spacon por laboro – aparte en la servosektoro –, loĝo, kulturo kaj libertempo, je tio konscie konservante la industriajn kaj historiajn „rekonilojn“ de la haveno.

La Interna Haveno hodiaŭ redakti

En la nove formita kvartalo de la Interna Haveno loĝas diversaj muzeoj. La iama muelejo Küppersmühle nun estas muzeo por moderna arto. La iaman muelejon Werhahnmühle nun uzas la porinfana muzeo Eksplorado. En la nova kvartalo ankaŭ troviĝas la Kultur- kaj Urbohistoria Muzeo je Duisburg. Pluaj renovigitaj stokodomoj kaj novkonstruaĵoj nun servas kiel oficejoj, kontoroj kaj parkumdomoj.

Vidaĵoj redakti

Fotoj redakti

Panoramoj redakti

 
Rigardo sur la jaĥthavenon; malantaŭ ĝi kvinnava oficistujo
 
En la orienta parto de la haveno. La gruo ĉe la dekstra bildorando de la supra foto kaj la gruo ĉe la maldekstra bildorando de la malsupra estas identaj. La havenbaseno estas rekta, la kurbiĝo perspektiva trompo. La fotadoj okazis ekde la suda bordo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

51.4408333333336.7661111111111