Internacia Flughaveno Budapeŝto de Ferenc Liszt

La Internacia Flughaveno Budapeŝto de Ferenc Liszt (hungare Budapest Liszt Ferenc Nemzetközi Repülőtér) estas internacia flughaveno en Hungario. La Flughaveno estas la plej granda internacia flughaveno en Hungario. Ĝi nomiĝis laŭ Hungara komponisto, Ferenc Liszt. La nabo de la eŭropa malaltkosta aerlinio Wizzair kaj Ryanair lokiĝas en tiu flughaveno. Antaŭe flughaveno estis nabo de Hungara nacia aerlinio MALÉV (hungare Magyar Légiközlekedési Vállalat, Hungara aviadkompanio).

Internacia Flughaveno Budapeŝto de Ferenc Liszt
Budapest Liszt Ferenc Nemzetközi Repülőtér

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: BUD ICAO: LHBP
Resuma informo
Lando Hungario
Regiono Budapeŝto
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Budapest Airport Ltd.
Apuda urbo Budapeŝto (16km)
Alteco 376 m
Geografia situo 47° 26′ 22″ N, 19° 15′ 43″ O (mapo)47.43944444444419.261944444444Koordinatoj: 47° 26′ 22″ N, 19° 15′ 43″ O (mapo)
Internacia Flughaveno Budapeŝto de Ferenc Liszt Budapest Liszt Ferenc Nemzetközi Repülőtér (Hungario)
Internacia Flughaveno Budapeŝto de Ferenc Liszt
Budapest Liszt Ferenc Nemzetközi Repülőtér (Hungario)
DEC
Internacia Flughaveno Budapeŝto de Ferenc Liszt Budapest Liszt Ferenc Nemzetközi Repülőtér
Internacia Flughaveno Budapeŝto de Ferenc Liszt
Budapest Liszt Ferenc Nemzetközi Repülőtér
Situo de Internacia Flughaveno Budapeŝto de Ferenc Liszt
Budapest Liszt Ferenc Nemzetközi Repülőtér
Map
Internacia Flughaveno Budapeŝto de Ferenc Liszt
Budapest Liszt Ferenc Nemzetközi Repülőtér
Kurej-angulo 13L/31R – 13R/31L
Kurej-longo 3.707 m – 3.010 m
Retejo http://www.bud.hu
vdr

Historio redakti

La konstruado de Internacia Flughaveno Budapeŝto-Ferihegy (hungare Budapest Ferihegy Nemzetközi Repülőtér) komenciĝis en 1938. Hungara arĥitekto Dávid Károly (1903-1973) dezajnis flughavenon. Konstruado daŭriĝis inter 1939 kaj 1944, tamen rekonstruita en 1947 pro la damaĝo en dua mondmilito.

La Hungara nacia aerlinio MALÉV kreiĝis la 25-an de novembro 1954 en tiu flughaveno. En 1956, MALÉV komencis flugon inter Budapeŝto-Vieno. En 1957, Nederlanda aerlinio KLM komencis flugon inter Amsterdam-Budapeŝto.

La pasaĝeroj de Flughaveno kreskis inter la 1980-jaroj ĝis 1990-jaroj. Post la demokratiigo de Hungario, MALÉV komencis flugon inter Budapeŝto-Novjorko en 1993. En 1998, Nova terminalo 2B estis konstruita. Pro la kresko de malaltkostaj aerlinioj kiel Wizzair kaj Ryanair, MALÉV ĉesis operaciadon en 2012. En 2012, Flughaveno anoncis fermon de Terminalo 1 pro malalta aviadtrafiko. Nuntempe Terminalo 2A kaj 2B operacias.

Terminaloj redakti

La Flughaveno Budapeŝto de Franz Liszt havas 4 terminalojn:

  • Terminalo 1: Por ĉiuj pasaĝeroj funkciis inter 1950-2012
  • Terminalo 2A: funkcias ekde 1982
  • Terminalo 2B (pligrandigita parto de la Terminalo 2A): funkcias ekde 1998
  • Terminalo GAT: apud Terminalo 1 nur por privataj flugoj

Vidu ankaŭ redakti