Internacia Verkista Programo (IWP)

La Internacia Verkista Programo (International Writing Program - IWP) estas verkista rezidejo por internaciaj artistoj en Iowa City, Usono. Ekde 2014, la programo ofertas retajn kursojn al multaj verkistoj kaj poetoj tra la mondo[1]. Ekde ĝia komenco en 1967, IWP gastigis pli ol 1500 novajn kaj establitajn poetojn, romanverkistojn, dramistojn, eseistojn kaj ĵurnalistojn el pli ol 150 landoj. Ĝia ĉefa celo estas enkonduki talentajn verkistojn al la verkista komunumo en la Universitato de Iowa, kaj provizi al la verkistoj periodon de optimumaj kondiĉoj por sia kreiva laboro.

Referencoj redakti