Internacia premio Paŭlo la 6-a

Internacia premio Paŭlo la 6-a estas aljuĝita je ĉiu kvina jaro al persono aŭ institucio kiu kontribuis laŭ elstara maniero al la plifondigo kaj disvastigo de la kulturo inspirita de religiaj valoroj.

Ĝi estis elpensita ĉe la “Istituto Paolo Sesto” (Instituto Paŭlo la 6-a), kaj lanĉita en Breŝo (Italio), aprobita en 1977 per episkopa dekreto kaj agnoskita, en 1978, laŭ la ŝtata leĝo per dekreto de la Prezidento de la Itala Respubliko [1] Arkivigite je 2010-06-10 per la retarkivo Wayback Machine

La premio konsistas, praktike, en distingigo kaj monhelpo kaj kunlaboro por la publikigo kaj disvastigo de la verkaro de la premiito.

Iuj ŝatantoj de emfazoj epitetas la premiojn “katolika Nobelo” por ĝia pliiĝanta internacia resono.

Premiitoj redakti

1984. Hans Urs von Balthasar, svisa teologo, ĉar “la vasteco kaj kultura profundo, multfaceto kaj amplekso de lia verko, originaleco kaj koncepta aŭdaco okupis elstaran rolon inter la figuroj de la teologoj de tiu jarcento”.

1988. Olivier Messiaen, franca komponisto kaj orgenisto pro “la kompleksa artista personeco kaj multforma primuzika verko eltiris fundamenton kaj inspiron el intensa sentemo religia kunigita al eksteza amo por la naturo”.

1993. Oscar Cullmann, germana luterana teologo por “honori eminentas atestanton de ekumenismo de la vero, kiu trovas fundamenton en la Vorto de Dio kaj en la Fido en ago de la Sankta Spirito”.

1998. Jean Vanier, kanada fondinto de la Komunumo “Arche” (Arkeo) kaj de la Movado "Foi et Lumière" (Kredo kaj Lumo), pro “sperto de studo kaj partopreno en homa sufero, laŭ tuta kaj fakta solidareco kun la mensa handikapo”.

2003. Paul Ricoeur, profesoro kaj filozofo “agnoskita kiel unu el la plej gravaj filozofoj de nia tempo, kies riĉega verkaro estas atesto de pensisto ĉiam inklina kapti kaj dialogi kun signifoplenaj pensfluoi de la niatempa kulturo”.

2009. "Sources Chrétiennes", pariza eldonejo kiu ekde 1942 ĉiam pli karakteris per “grava engaĝo en la kultura dialogo krom teologia kaj eklezia, kiu kontribuis kaj lumigas la renkonton de kristanismo kun la antikva kulturo”.

Eksteraj ligiloj redakti