Internacia tago de indiĝenaj popoloj

Internacia tago de indiĝenaj popoloj estas observata ĉiujare je la 9-a de aŭgusto por protekti la rajtojn de la indiĝenaj popoloj de la mondo.[1] La tago ankaŭ rekonas la atingojn pri kaj kontribuojn de indiĝenaj popoloj al mondaj temoj kiel mediprotektado kaj daŭripovo. La tago estis unue anoncita dum la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en decembro 1994. La tago markas la unuan kunvenon in 1982 de la UN-laborgrupo pri indiĝenaj poploj de la Subkomisiono pri antaŭenigo kaj protektado de homaj rajtoj.[2]

Virino de la indiĝena grupo Khond el Barato.

Emblemo redakti

La artaĵo desegnita de Rebang Dewan de la indiĝena grupo Ĉakma el Bangladeŝo estis elektita kiel la emblemo de UN konstanta forumo pri indiĝenaj aferoj. Ĝi ankaŭ aperas en la materialo produktita por la Tago de indiĝenaj popoloj. La emblemo konsistas el du branĉetoj de verdaj folioj. Inter ili estas la terglobo. En la terglobo estas du malsamaj manoj manpremantaj. Super la manoj estas pejzaĝo. Super kaj sub la pejzaĝo estas la bluaĵo de la ĉielo kaj la maro.[3]

Internacia jaro de indiĝenaj lingvoj 2019 redakti

En 2016, estis raportata, ke ĉirkaŭ 2680 indiĝenaj lingvoj estis endanĝerigitaj, kaj sojle esti formortintaj. Tial, UN nomis 2019 Internacia jaro de indiĝenaj lingvoj. La celo estis konsciigi la mondon, kaj persvadi ĝin agi pri la konservado kaj florado de indiĝenaj lingvoj. Siavice en 2019, Universala Esperanto-Asocio dissendis Gazetaran Komunikon ĉi-teman,[4] kaj produktis plurlingvajn afiŝojn kun la teksto "Justa komunikado ankaŭ por indiĝenaj kulturoj".[5]

Referencoj redakti

  1. Plurlingva retejo de UN pri la Tago: https://www.un.org/en/events/indigenousday/index.shtml
  2. Plurlingvaj informoj pri la fono de la Tago: https://www.un.org/en/events/indigenousday/background.shtml
  3. Jen la emblemo: https://upload.wikimedia.org/wikipedia/en/8/83/United_Nations_Permanent_Forum_on_Indigenous_Issues_Logo.png
  4. UEA. 2019. Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo: https://uea.org/aktuale/komunikoj/2019/Mesagxo-de-Universala-Esperanto-Asocio-okaze-de-la-Internacia-Tago-de-la-Indigxenaj-Popoloj-de-la-Mondo
  5. Plurlingvaj afiŝoj pri "Justa komunikado ankaŭ por indiĝenaj kulturoj": http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/