Interreligia geedzeco

Interreligia geedzeco, tradicie nomata "miksa geedzeco", estas tipo de geedzeco kiu okazas inter partneroj kiuj praktikas aŭ kredas diferencajn religiojn. Kvankam interreligiaj geedziĝoj estas plej ofte kontraktitaj kiel civila geedzeco, en kelkaj instancoj, interreligiaj geedziĝoj povas esti kontraktitaj kiel religiaj geedziĝoj. Ĝi dependas el ajnaj religiaj malpermesoj kontraŭ tiaj geedziĝoj fare de la religio de unu aŭ de ambaŭ geedzoj (baze sur ĉu religia doktrino aŭ religiaj tradicioj).

Interreligia geedzeco tipe konotacias geedzecon en kiu ambaŭ gepartneroj restas aliĝintaj al sia respektiva distinga religio, kaj tiele, interreligiaj geedziĝoj ekskludas geedzecon inter partnero de iu religio al partnero kiu trapasis konverton el sia religio al la religio de sia partenro. Interreligia geedzeco estas ankaŭ distinga el konceptoj de religia asimiliĝo, kultura asimiliĝo, religia malaliĝo, kaj apostateco. Tamen, spite tiun distingon, tiuj temoj tipe estas asociaj kun multaj aspektoj de interreligia geedzeco.

Interreligia geedzeco estas ankaŭ distinga el inter-rasa kaj inter-etna geedzeco (ankaŭ tradicie nomata "miksa geedzeco"), ĉar la partneroj de interreligia geedzeco povas esti de la sama raso aŭ etneco, spite ties diferencoj religiaj.

En kelkaj religioj, religia doktrino malpermesas interreligian geedzecon. En aliaj, religia tradicio kontraŭas interreligian geedzecon, sed povas permesi ĝin en limigitaj cirkonstancoj. Kelkaj ĉefaj religioj estis lasintaj la aferon relative nespecifita kaj aliaj permesas ĝin tute, sed kun kelkaj kondiĉoj pri ceremonioj kaj kutimaro.

Ĉe etno-religiaj grupoj, rezistado al interreligia geedzeco povas konstitui formon de mem-segregacio.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • This is My Friend, This is My Beloved: A Pastoral Letter on Human Sexuality (Jewish) Elliot N. Dorff, The Rabbinical Assembly
  • It All Begins with a Date: Jewish Concerns about Intermarriage: Jewish Concerns about Intermarriage, Alan Silverstein, Jason Aronson, 1995, ISBN 1-56821-542-8
  • Leadership Council of Conservative Judaism, Statement on Intermarriage. Adopted on March 7, 1995
  • 'Why Marry Jewish: Surprising Reasons for Jews to Marry Jews', Doron Kornbluth, [Targum/Feldheim], 2003, ISBN 1-56871-250-2
  • 'Dear Rabbi, Why Can't I Marry Her?', Eliezer Shemtov, [Targum/Feldheim], 2006, ISBN 1-56871-410-6
  • Strange Wives: Intermarriage in the biblical world, Stanley Ned Rosenbaum and Allen Secher [forthcoming]

Eksteraj ligiloj redakti