IETF

Interreta normiga organizaĵo

IETF (Interret-Inĝeniera Task-Forto, angle Internet Engineering Task Force) estas inĝeniera konsilio de Interreto. Ĝi estas nefermita internacia komunumo de projektantoj, sciencistoj, retoperaciantoj kaj retprovizantoj, kreita fare de IAB en 1986 kaj okupiĝanta pri evoluigo de protokoloj kaj arkitekturo de Interreto.

IETF
Internet Engineering Task Force
emblemo
normiga organizaĵo • neprofitcela organizaĵoprojekto
Komenco 17-a de januaro 1986 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Fremont
Agareo

atingorajto
cenzuro
demokratio
• bita divido
ciferecaj rajtoj
informlibereco
• Internet phenomena
retneŭtraleco
privateco
sociologio
• uzo
• regado de Interreto

Ĉefestro(j) Russ Housley • Jari Arkko • Paul Mockapetris • Fred Baker • Harald Tveit Alvestrand • Brian Carpenter vd
Filioj Konsilio pri la arkitekturo de InterretoIESGIRTF • Internet Engineering Task Force Administrative Oversight Committee vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La tuta teknika laboro estas farata en laborgrupoj de IETF okupiĝantaj pri konkretaj temaroj (ekzemple pri demandoj de enkursigo, trafiko, sekureco ktp). La laboro estas farata ĉefe per dissendolistoj, sed trifoje jare okazas kunvenoj de IETF.

Agadrezultoj de la laborgrupoj estas prezentataj kiel laborprojektoj (angle Internet drafts) kiujn poste uzas Interreta Societo por kodigado de novaj normoj.

Taskoj de IETF estas (laŭ RFC 4677):

  • identigi problemojn kaj proponi solvojn en teknikaj aspektoj de organizado de Interreto;
  • ellabori specifojn, normojn kaj interkonsentojn pri ĝeneralaj arkitekturaj principoj de la protokoloj de Interreto;
  • diskutigi rekomendojn rilate normigon de protokoloj por konsiderado en IESG;
  • asisti disvastigon de teknologioj kaj normoj ellaborataj en IRTF;
  • organizi diskutojn por interŝanĝo de informoj en la komunumo de Interreto inter sciencistoj, ellaborantoj, uzantoj, produktantoj de aparataro kaj servoj, retaj administrantoj ktp.

Funkciado redakti

Misio de IETF estas plibonigo de funkciado de Interreto per kreado de altkvalitaj, menciindaj teknikaj dokumentoj kiuj influas tion, kiel homoj ellaboras ion por Interreto, uzas kaj administras Interreton[1].

IETF atingas ĉi tiun celon laŭ la esprimitaj sube principoj.

Principoj redakti

  • Nefermita interagado (angle open process)
  • : Ajna interesita persono povas partopreni ellaboradon, ekscii pri farataj decidoj kaj esprimi sian opinion pri la temo de ellaborado. Parto de ĉi tiu principo estas sindevigo fare de IETF provizi por libera aliro (en Interreton) dokumentojn, dissendolistojn, listojn de ĉeestintoj kaj protokolojn de kunvenoj.
  • Teknika kompetenteco (angle technical competence)
    • IETF posedas necesan kompetentecon por pridiskuto de demandoj pri kiuj aperigas dokumentojn.
    • IETF volonte atentas kompetentajn informojn el ajna fonto.
    • Oni supozas ke rezultoj de la laboro de IETF konformos prudentajn principojn de ellaborado de retaj teknologioj (tiel nomata «teknika kvalito»).
  • Volontuleco (angle volunteer core)
  • : Partoprenantoj kaj estraro de IETF estas personoj kiuj aliĝas al IETF ĉar deziras asisti la mision de IETF «plibonigi funkciadon de Interreto».
  • «Proksimuma konsento» (angle: Rough consensus) kaj plenumebla kodo (angle rough consensus and running code)
  • : Normoj estas kreataj surbaze de kuna inĝeniera (teknika) takso fare de la partoprenantoj kaj surbaze de la vivospertoj de la partoprenantoj en heredado kaj uzo de rezultantaj specifoj.
  • Aŭtoraj rajtoj (angle protocol ownership)
  • : Atribuante al si aŭtorajn rajtojn je protokolo aŭ funkcio, IETF akceptas respondecon pri ajna flanko de tiu protokolo eĉ se kelkaj el tiuj flankoj estas malofte aŭ tute ne estas videblaj en Interreto. Inverse, se IETF ne respondecas pri iu protokolo aŭ funkcio, ĝi ne provas kontroli tiun eĉ se tiu povas tuŝi aŭ influi Interreton.

Priskribo redakti

Detaloj de funkciado de la organizaĵo spertis signifajn ŝanĝojn dum ĝia kresko, tamen bazaj mekanismoj de interagado plu restas:

  1. publikigo de dumlaboraj (malnetaj) teknikaj taskoj (specifoj);
  2. analizado kaj sendependa testado fare de la partoprenantoj;
  3. ripeta publikigo.

Funkcia kongruo (ebleco por interagado) restas la ĉefa (plej signifa) testo por specifoj-kandidatoj_je_normoj. Plej multaj specifoj estas orientitaj al unuopaj protokoloj kaj ne al firme ligitaj sistemoj, kio ebligas:

  • uzon de tiaj protokoloj en multaj diversaj sistemoj;
  • plurfojan uzon de normoj fare de personoj kreantaj plenvalorajn arkitekturojn (ekzemple 3GPP kaj IMS).

Ĉar IETF fakte ne estas organizaĵo aŭ entrepreno, la Interreta Societo provizas financan kaj juran strukturon por IETF kaj parencaj societoj (IAB, IRTF ktp). Antaŭnelonge IETF lanĉis IETF-Truston (angle IETF Trust) kiu zorgas pri la eldonataj fare de IETF materialoj. La agado de IETF estas financata per kotizoj el kunvenoj, fare de sponsoroj kaj Interreta Socio tra membreco kaj enspezoj el Publik-Interesa Registrejo (angle: Public Interest Registry).

Malfacilaĵoj redakti

  • Ĉar en la bazo de la interagado en IETF kuŝas la principoj de propravola komenco kaj «proksimuma konsento kaj plenumebla kodo», rezultoj de la projektoj estas atingataj malrapide. Malgranda kvanto de volontuloj ne sufiĉas por rapida ellaborado de tasko, por granda kvanto malfacilas veni al konkordo; krome volontuloj povas esti nesufiĉe kompetentaj pri koncerna demando (metita tasko).
  • Retroira kongruo. Por tiaj protokoloj kiel SMTP kiu estas uzata por sendo de retpoŝto fare de komunumoj amplekse je centmilionoj da uzantoj estas tre grave konsideri signifan reziston estiĝantan rilate al ajna ŝanĝo kiu ne posedas absolutan retroiran kongruon.

Oni en IETF faras laboron por plirapidigo de ellaborado de normoj, sed ĉar nombro de la volontuloj partoprenantaj la diskutadon estas tro granda la procezo de akcepto de decidoj bremsiĝas.

Strukturo redakti

La precipa teknika laboro estas farata en laborgrupoj; la diskutoj okazas en kunvenoj kaj per dissendolistoj.

Historia referenco redakti

La unua kunveno de IETF okazinta la 16-an de januaro 1986 komencis funkciadon de la organizaĵo. La renkonton ĉeestis 21 registare sponsorataj esploristoj. IETF transprenis agadon de la antaŭa Kluz-Algoritma kaj Datum-Struktura Task-Forto (angle: GADS Task Force).

Komence renkontoj estis okazigataj ĉiukvartale, sed ekde 1991 ili okazas trifoje jare. Reprezentantoj de neŝtataj strukturoj estas invitataj ekde la kvara kunveno de IETF, kaj de tiu tempo al ĉiuj renkontoj de IETF povas veni ajna deziranto. Renkontoj ne estas devigaj por ĉiuj partoprenantoj de la ellaborado, ĉar plejparto de la laboro estas farata per dissendolistoj.

La unuaj renkontoj estis nemultenombraj: ĉiun el la kvin unuaj kunvenoj ĉeestis malpli ol 35 personoj. En la 12a kunveno (en januaro 1989) estis atingita maksimuma aŭskultantaro je 120 personoj. Ekde 1990-aj kreskis kiel nombro de partoprenantoj, tiel sfero de agado. Maksimuma nombro de partoprenantoj (2180 personoj) estis en decembro 2000 en San-Diego. Post la industria rekonstruo komence de 2000-aj nombro de partoprenantoj malkreskis kaj nun estas ĉirkaŭ 1200 personoj[2].

Komence de 1990-aj IETF estis reorganizita el subalterna al la usona registaro societo en nefermitan kaj sendependan internacian organizaĵon filian rilate al la Interreta Societo.

Disponebla estas statistiko pri partoprenantoj kaj iliaj landoj kaj pri eldonaĵoj, kaj ankaŭ informoj pri sponsoroj[3]. Partopreni en IETF povas nur privatuloj sed ne korporacioj aŭ registaroj.

Laborgrupoj redakti

IETF konsistas el granda kvanto de laborgrupoj kaj grupoj por neformala pridiskutado. La laborgrupoj formiĝas interne de temaj areoj. La nunaj grupoj estas[4]:

  • areo de aplikaĵoj (angle application area);
  • ĝenerala areo (angle general area);
  • Interreta areo (angle Internet area);
  • areo de operacioj kaj administrado (angle operations and management area);
  • areo de realtempaj aplikaĵoj kaj infrastrukturo (angle real-time applications and infrastructure area);
  • areo de enkursigo (angle routing area);
  • areo de sekureco (angle security area);
  • areo de transportoj (angle transport area).

La laboron en ĉiu areo prizorgas direktoro (angle area director) aŭ pli ofte kelkaj direktoroj kiuj enpostenigas grupestrojn kaj diskutigas dokumenton kun priskribo de tasko kaj limdato de ĝia solvo. Post atingo de la celo oni plej ofte malfondas la grupon, sed foje ĝi ricevas novajn taskojn.

Partopreno en grupoj estas alirebla por ĉiuj dezirantoj, diskutoj okazas en nefermitaj renkontoj de la organizaĵo (angle IETF meeting) aŭ per dissendolistoj. Bazo por akcepto de decidoj estas interkonsento de la partoprenantoj de korespondado. Voĉdono ne okazas, definitiva decido estas farata per proksimuma konsento.

Areestroj kaj grupestroj kune formas IESG — grupon respondecan pri la agado de IETF.

IETF oficiale estas parto de Interreta Societo (ISOC). Gravan rolon en la inspektado de la agado de IETF ludas IAB, grupo de teknikaj konsilantoj de ISOC. Ĝi:

  • prizorgas eksterajn ligojn de IETF kaj ligojn de IETF kun grupo de RFC-redaktantoj (angle RFC Editor)[5];
  • gvidas Interret-Esploran Task-Forton (angle Internet Research Task Force), paralelan al IETF organizaĵon okupiĝantan pri longdaŭraj projektoj;
  • respondecas pri IAOC (angle IETF Administrative Oversight Committee) kiu zorgas pri IASA (angle IETF Administrative Support Activity) kiu siavice provizas al IETF administran kaj financan subtenon en ellaborado de normoj[6].

Trifoje jare IETF okazigas kunvenojn. Inter la unua kaj dua kunvenoj oni formas Nomuman Komitaton (angle NomCom)[7]. Ĝin eniras almenaŭ unu grupestro, dek hazarde elektitaj volontuloj kiuj frekventas renkontojn de IETF, du aŭ tri reprezentantoj de Interreta Societo. La komitato havas plenpovon enpostenigi, reenpostenigi kaj elpostenigi membrojn de IESG, IAB, IASA kaj IAOC. Ĝis nun la komitato elpostenigis neniun.

Kunvenoj redakti

Ili okazas trifoje jare; ekde lunda mateno ĝis 15:15 de vendredo. Trejnado kaj teknika instruado de novuloj okazas en la dimanĉo antaŭ la renkonto[2]. Senmankajn informojn por dezirantoj aliĝi al IETF enhavas tiel nomata «Tao de IETF»[8].

Kunvenlokoj forte varias. Listo de la lokoj de la okazintaj kaj okazontaj kunvenoj estas trovebla en la paĝo de renkontoj de IETF[2]. IETF strebas okazigi kunvenojn apud tiu loko, kie situas pli granda kvanto de volontuloj. Dum sufiĉe longa tempo estis celo ke el tri ĉiujaraj kunvenoj de IETF du kunvenoj okazu en Nord-Ameriko kaj unu jen en Eŭropo jen en Azio. Nuntempe oni penas fari tiel, ke dum du jaroj tri kunvenoj okazu en Nord-Ameriko, du en Eŭropo kaj unu en Azio. Sed la plej grava faktoro ĝenerale estas korporacia sponsorado de kunvenoj kaj tial oni ne sekvas strikte tiun skemon por malaltigi organizajn elspezojn.

Helpaj organizaĵoj redakti

IETF okupiĝas nur pri ellaborado de normoj, jurajn kaj financajn aferojn traktas tiaj organizaĵoj kiel IASA (IETF Administrative Support Activity) kaj IAOC (IETF Administrative Oversight Committee).

  • IESG (Internet Engineering Steering Group) estas grupo de direktoroj de sferoj de la agado de IETF. Kuratoras procezojn de ellaborado, kreas kaj malfondas laborgrupojn.
  • IANA (Internet Assigned Numbers Authority) registras aktivaĵojn de IETF kaj protokolojn (DNS, pordoj de TCP).
  • RFC Editor redaktas, formatas kaj publikigas, kaj ankaŭ provizas deponejon por RFC-dokumentoj.
  • IETF Secretariat respondecas pri materia kaj teknika subteno (kunordigado de kunvenoj kaj dissendolistoj, kuratorado de TTT-ejo, helpo al IESG, tenado de «malnetoj» en ordo).
  • IETF Trust de 2005 respondecas pri observo de la rajtoj de intelekta propreco. Konsistas el membroj de IAOC.

Estroj de IETF redakti

Estron de IETF elektas la Nomuma Komitato laŭ RFC 3777 por tri jaroj. Antaŭ 1993 estro de IETF estis elektata fare de IAB.

  • Michael Corrigan; 1986
  • Phillip Gross; 1986—1994
  • Paul Mockapetris; 1994—1996
  • Fred Baker; 1996—2001
  • Harald Tveit Alvestrand; 2001—2005
  • Brian Carpenter; 2005—2007
  • Russ Housley; de 2007[9]

Referencoj redakti

  1. Misio (angle). Arkivita el la originalo je 2013-01-14. Alirita 2013-01-14.
  2. 2,0 2,1 2,2 Past meetings (angle). Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2013-01-15.
  3. IETF document statistics (all documents) (angle). Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2013-01-15.
  4. Listo de funkciantaj laborgrupoj (angle). Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2013-01-15.
  5. RFC Editor (angle). Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2013-01-15.
  6. IETF Administrative Support Activity (IASA) (angle). Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2013-01-15.
  7. IETF NomCom (angle). Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2013-01-15.
  8. Tao of IETF (angle). Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2013-01-16.
  9. Past IESG Members and IETF Chairs (angle). Arkivita el la originalo je 2013-01-16. Alirita 2013-01-16.