Interreta cenzuro en Hispanio

Kvankam ĝi ne estas inkludata en la listo de "landoj malamikaj de interreto" aŭ "sub gvatado"[1] ellaborita far la asocio Raportistoj Sen Limoj, cenzuro de interreto en Hispanio manifestiĝas laŭ diversaj manieroj kaj la ŝtato minacas intensigi kaj plifirmigi ĝin.

Fermo de la retpaĝo de la PCE(r) redakti

En 2007, sin apogante en la hispana Leĝo pri Partioj, tribunaloj diktis fermon de la retpaĝo de la Komunista Partio de Hispanio (rekonstituita) (PCE(r), laŭ komencliteroj en la hispana)[2].

Leĝo pri Daŭripova Ekonomio redakti

La antaŭprojekto de la Leĝo 2/2011, de 4 de marto pri Daŭripova Ekonomio[3], konita kiel Leĝo Sinde, konsentas povon al administrativa komisiono ene de la Ministerio pri Kulturo cele al garantio de la intelekta propraĵo. Tiu ĉi leĝo, kreita je la ordonoj de Usono[4], nuntempe estas kaŭzo de granda civita opono en Hispanio, ĉar oni kredas, ke ĝia aplikado permesos la fermon de retpaĝoj sen ĵura kontrolo, kio supozus cenzuron de la enhavoj de interreto, atencus kontraŭ la rajto je parollibereco kaj malfermus la pordojn al pli granda cenzurado[5].

Kvankam la prezidanto de la hispana registaro, José Luis Rodríguez Zapatero, asertis, ke estos fermita neniun retpaĝon[6], ĝia registaro estis ellaborinta procedon, kiu ebligos al "sperta komisio" peti blokadon de iun ajn retpaĝo kiu laŭ ĝia takso ne respektos aŭtorrajton[7].

Plej vundeblaj celoj redakti

Retkomunumoj, paĝaroj kaj babilejoj redakti

Rilate al cenzuro censura far privataj entreprenoj kiuj oferas ĝiaj servoj en interreto, foje kun ŝtata partopreno, retkomunumoj, forumoj kaj babilejoj adresitaj al interretanoj de Hispanio ofte havas moderantojn, kiuj povas modifi aŭ forigi enhavojn kiuj malobeas la regulojn de la komunumo aŭ silentigi, puni aŭ forpeli la uzantojn. Atingo kaj karaklteristikoj de tiuj reguloj varias inter laŭ la komunumoj. En 2010, la paĝaroj Terra kaj Yacom van fuziis ĝiajn babilejojn al IRC-Hispano, kaj tio supozis pliiĝo de cenzuro kaj kontrolo de la uzantoj, kiuj estas submetataj al rigida kontrolo de la operatoroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Los doce países "enemigos de Internet" Arkivigite je 2012-01-18 per la retarkivo Wayback Machine La Vanguardia, 12 de marto 2009
  2. Denuncian el cierre de la web del PCE(r) antes de un juicio Arkivigite je 2011-11-28 per la retarkivo Wayback Machine Gara, 3 de decembro 2007
  3. Llum verd a la "llei Sinde" d'internet Avui, 16 de februaro 2011
  4. EEUU presiona para que la Ley Sinde incluya sanciones penales para acabar con las descargas ADSL zone, 22 de januaro 2010
  5. El Gobierno Español implanta un estado de excepción en Internet Arkivigite je 2010-01-12 per la retarkivo Wayback Machine FFII España, 5 de januaro 2010
  6. Zapatero asegura que "no se va a cerrar nada" en internet La Vanguardia, 4 de desembre de 2009
  7. La llei Sinde impedirà l'accés a continguts piratejats allotjats a l'estranger El Periódico de Catalunya, 12 d'abril de 2011
  8. La Ley Sinde podría amenazar la existencia de miles de blogs en la Red ADSL Zone, 1 de febrer de 2011
  9. ICV, IU y ERC piden en el Congreso que la apología de la pedofilia esté tipificada en el Código Penal EuropaPress, 17 de aŭgusto 2008
  10. La Guardia Civil no aprecia indicios de delito en la web del "Día del Orgullo Pederasta" La Vanguardia, 25 de junio 2008
  11. Blog censorship gains support | CNET News.com[rompita ligilo]
  12. La pornografía infantil como excusa para controlar al internauta Arkivigite je 2011-08-29 per la retarkivo Wayback Machine El Confidencial, 13 de junio 2010
  13. Wikipedia: ni libre ni de izquierdas Arkivigite je 2011-11-28 per la retarkivo Wayback Machine Gara, 29 de juny de 2008

Eksteraj ligiloj redakti