Ints Ĉaĉe

Ints ĈAĈE (naskiĝis la 23-an de aprilo 1895; mortis en 1986) estis latva esperantisto kaj kompostisto. Li estis esperantisto ekde la jaro 1911 kaj gvidis kursojn, precipe inter blinduloj kaj junularo. Li verkis lernolibron kaj en 1933 tradukis tragedion Amo estas pli forta ol morto de Janis Rainis el la latva lingvo.

Ints Ĉaĉe
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1895 (1895-04-23)
Morto 30-an de novembro 1985 (1985-11-30) (90-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Latvio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Verkoj

redakti
  • Esperanto, gramatiko kaj krestomatio. Eldono de l’ aŭtoro, Riga, 1928?
 
 80 paĝa lernolibro por latvoj. Verketo laŭdinda pro la bona metodo aplikita, akurateco kaj amo dediĉitaj de l' aŭtoro al lia tasko, pro la senerara stilo de l’ ekzercoj kaj legaĵoj. Rekomendinda kiel modelo eĉ al alinacianoj verkontaj lernolibron. 
— Leo Blaas. Aŭstria Esperantisto n.41 (mar 1928)