Io sono (Garau)

nevidebla skulptaĵo de Salvatore Garau


Io sono ankaŭ konata kiel Mi estas estas koncepta artaĵo, nevidebla skulptaĵo (1,50x1,50 cm) realigita en 2020 de itala pentristo Salvatore Garau.[1]

Io sono
Io sono
Salvatore Garau, 2020
nemateria artaĵo
1,50 × 1,50 cm
Milano
vdr

Historio redakti

En majo 2020, dum unua pinto de la Covid19-pandemio, Salvatore Garau sigelis karton, kiu aŭtentigas la ekziston de nevidebla skulptaĵo. En la monatoj, kiam la muzeoj estis fermitaj, li kreis kvadraton da blanka bendo ekstere, antaŭ la Artmuzeo en Piazza della Scala en Milano, kiu enhavas unu el liaj pentraĵoj, 1,50 x 1,50 metroj, al kiu li aplikis identigan etikedon, tradukita en kvar lingvojn (itala, franca, angla kaj germana), kun la titolo "Budho en kontemplado" kune kun la subskribo de la artisto.[2][3]

La artisto establis la prezon en gramoj da pura oro, per rekta interŝanĝo kiu ne implikis la peradon de mono, kaj establante ligon inter valoro kaj oro simila al tiu de la orbazo.

Poste Garau realigis duan imagan koncipan laboron, "Afrodite che piange" instalante blankan cirklon antaŭ la Usona Borso sur Wall Street en la urbo Novjorko.

En Milano, en 2021, privata kolektanto akiris la specimenon titolitan "Mi estas" kontraŭ 18 000 dolaroj, inkluzive de aŭkciaj kotizoj, nova monda aŭkcia rekordo.

Signifo de la verko redakti

La verko de Garau laŭ propra aserto estas influita de la artisto Marcel Duchamp jene:

  • La verko paradokse aludas al la kulto al restaĵoj, kiu konsideras ilin sanktaj sendepende de ilia efektiva naturo;
  • laŭ ironia senco, ĝi aludas al la ideo, ke jam establita artisto trovus merkaton kaj konsenton de kritikisto por iu ajn verko, kiun li produktas, preter ĝia specifa kvalito;
  • la verko de Garau samkiel la arta valoro de la verkoj de Piero Manzoni estas delikate koncepta arto, kaj tial alirebla por ĉiuj sen limigoj aŭ pro aĉeta kosto, materia posedo aŭ fizika alirebleco, nek pro teknika reproduktebleco.
  • Male al aliaj verkaĵoj de nuntempa arto, kiuj kaŭzas poluon kaj energian konsumon, tiu verko sekvas la ekologian koncepton, kiu ĉiam ĉeestis en liaj artaj verkoj.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti