Armeo de Irano

(Alidirektita el Irana armeo)

La Armeo de Irano konsistas el la regula armeo, nomata Arteŝ, kaj la Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio, nomata Pasdaran. Ambaŭ armeaj branĉoj laŭ taksoj de la jaro 2012 havas proksimume 523 000 aktivajn kaj pliajn 350 000 rezervajn soldatojn. Ĉiuj indikoj pri grandeco, armilaro kaj strukturo de la irana armeo estas severa sekreto de la irana ŝtato, kaj tial eksterregistaraj informoj pri ili estas nur supozoj, plejparte surbaze de usonaj taksoj.

Armeo de Irano
emblemo
flago
Security Forces
Komenco 1979 vd
Lando(j) Irano vd
Sidejo Teherano
vdr

La Armeo de la Gardistoj de la Islama Revolucio kontrolas la Basij, paramilitan organizaĵon da volontuloj, kiuj okupiĝas pri publika ordo, kaj pri la subpremo de opozicio al la Islama registaro. La Basij famiĝis dum la Iraka-irana milito, pro iliaj amasaj atakoj kontraŭ malamikaj pozicioj, ofte preskaŭ "kamikazaj", kiuj estis la rezulto de religia fervoro. Ankaŭ infanoj estis uzitaj por ĉi tiuj atakoj.

Eksteraj ligiloj redakti