Ireno el Romo (itale: Irene di Roma; mortinta ĉ. 288) estis sanktulino kaj vidvino de la martiro Sankta Kastulo. Oni memorigas al ŝi pie kaj en la katolika Eklezio kaj en la ortodoksa Eklezio. Festotago ŝia estas la 22-a de januaro.

Georges de La Tour - Sankta Ireno fleganta Sebastianon

Laŭdire Ireno trovis la dum la dioklecianaj persekutoj sage vunditan Sebastianon. La torturantoj lasis pendi lin de arbo por ke li mortu. La sekvan nokton[1] Ireno kun samkredantoj iris tien por savi la povrulon. Danke al Ireno li resaniĝis antaŭ nova martiro alimaniera (dum kiu li mortis).

En la kristana ikonografio oni montras ŝin kun la atributoj de branĉo de olivarbo kaj flakono kun saniga ŝmiraĵo. Ŝi taksiĝas la patronino de la malsanuloj.

Literaturo redakti

Notoj redakti

  1. Vollständiges Heiligen-Lexikon, volumo 3. Augsburg 1869, p. 52-53 (tie ĉi interrete)

Vidu ankaŭ redakti