Irlanda tirĉevalo

La Irlanda tirĉevalo, aŭ en angla Irish Draught horse, estas la nacia raso de ĉevalo de Irlando kiu disvolviĝis ĉefe por farma uzado. Nuntempe, ili estas ĉefe popularaj por kruciĝo kun Pursanguloj kaj Mezsanguloj, produktante la popularajn Irlandajn sportĉevalojn (nomitaj ankaŭ Irish Draught Sport Horses) kiuj elstaras je plej altaj niveloj de rajdarto kaj ĉevalsaltado. Ili montras multajn similaĵojn kun la primitivaj iberiaj ĉevalrasoj Garrano kaj Sorraia de Norda Hispanio kaj Portugalio.

Virĉevalo tipa de la raso de Irlandaj tirĉevaloj

Eksteraj ligiloj redakti